Sciencfikcio

genro, kiu konsideras la individuon, la socion aŭ la medion laŭtempaj, spacaj aŭ historie alternativaj konstelacioj

Sciencfikcio estas ĝenro de fikcio. Ĝi diferencas de fantazio pro tio ke, en la kunteksto de la rakonto, ĝiaj imagaj elementoj plejparte eblas ene de science establitaj aŭ science postulataj naturaj leĝoj (kvankam iuj elementoj en rakonto povus ankoraŭ esti pura imaga spekulado).

Sciencfikcio
Sciencfikcio
Sciencfikcio
Aliaj projektoj
Sciencfikcio en Vikipedio
Sciencfikcio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Sciencfikcio estas verkita por sciencistoj kiel fabeloj estas verkitaj por koboldoj. »
— Brian Aldiss, Penguin Science Fiction (1961)
 
« Homoj, kiuj amas sciencfikcion, vere amas sekson»
— Susie Bright
 
« Sciencfikciaj verkistoj, mi bedaŭras diri, vere scias nenion. Ni ne povas paroli pri scienco ĉar nia scio pri ĝi estas limigita kaj neoficiala kaj kutime nia fikcio estas terura. »
— Philip K. Dick
 
« Mi pensas ke sciencfikcio, eĉ la plej elstara el ĝi, eĉ la plej ekstravaganca el ĝi, kiom ajn malbone ĝi estas verkita, havas distingan terapian valoron, ĉar ĉio el ĝi havas kiel ĉefan aserton ke la mondo ja ŝanĝiĝas. »
— Robert A. Heinlein
 
« Multaj sciencistoj profunde implikitaj en la esplorado de la sunsistemo (mi inter ili) unue turniĝis tiudirekte per sciencfikcio. Kaj la fakto ke iuj el tiuj sciencfikcioj ne estis la plej altkvalitaj, estas malgrava. Dekjaraj infanoj ne legas la sciencan literaturon»
— Carl Sagan
 
« Ne ekzistas sciencfikcio, ekzistas nur scienca eventualaĵo. »
— Steven Spielberg
 
« Estas aliaj mondoj sed ili estas en ĉi tiu. »
— Paul Éluard

Isaac Asimov redakti

 
« Mi ne scias pri iu sciencfikcia verkisto, kiu vere provas esti profeto. Tiaj aŭtoroj plenumas siajn taskojn ne nepre ĝustigante siajn antaŭdirojn, sed nur martelante hejmen - en historio post historio - la nocion ke la vivo estos alia. »
— Isaac Asimov
 
« Sciencfikcio ĉiam bazas siajn estontajn viziojn sur ŝanĝoj en la niveloj de scienco kaj teknologio. Kaj la kialo de tiu kohereco estas simple tio ke fakte ĉiuj aliaj ŝanĝoj tra la historio estis sensignifaj kaj bagatelaj. »
— Isaac Asimov

Arthur C. Clarke redakti

 
« Nenio estas pli mortiga ol la hieraŭa sciencfikcio. »
— Arthur C. Clarke
 
« Kio komenciĝis hodiaŭ kiel sciencfikcia romano, morgaŭ finiĝos kiel raporto»
— Arthur C. Clarke
 
« Politikistoj devas legi sciencfikcion, ne vakerajn aŭ detektivajn rakontojn. »
— Arthur C. Clarke

Ray Bradbury redakti

 
« Fantazioj estas aferoj, kiuj ne povas okazi kaj sciencfikcio temas pri aferoj, kiuj povas okazi. »
— Ray Bradbury
 
« Sciencfikcio estas la plej grava literaturo en la monda historio, ĉar ĝi estas la historio de ideoj, la historio de nia civilizacio memnaskiĝanta. ...Sciencfikcio estas centro por ĉio, kion ni iam faris kaj homoj, kiuj mokas sciencfikciajn verkistojn, ne scias, pri kio ili parolas. »
— Ray Bradbury

Vidu ankaŭ redakti