Robert G. Ingersoll

Robert Green INGERSOLL (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1833 - mortis la 9-an de julio 1899), konata kiel Bob Ingersoll, estis advokato, veterano de la Usona Enlanda Milito, politika gvidanto kaj parolanto de Usono dum la Ora Epoko de liberpensado, rememorita pro sia granda kulturo, kritiko al la religio kaj sia defendo de agnostikismo. Li estis moknomita "La Granda Agnostikulo".

Robert G. Ingersoll
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« En la naturo estas nek rekompencoj nek punoj — estas konsekvencoj» « (angle) In nature there are neither rewards nor punishments — there are consequences. »
— Robert G. Ingersoll
 
« Feliĉo estas la sola bono. La loko por feliĉi estas ĉi tie. La tempo por feliĉi estas nun. La maniero esti feliĉa estas igi aliajn ankaŭ feliĉaj. » « (angle) Happiness is the only good. The place to be happy is here. The time to be happy is now. The way to be happy is to make others so. »
— Robert G. Ingersoll
 
« Ne ekzistas sklaveco sed nescio. Libereco estas la infano de inteligenteco. » « (angle) There is no slavery but ignorance. Liberty is the child of intelligence. »
— Robert G. Ingersoll
 
« Se la mondo iam progresas preter tio, kio ĝi estas hodiaŭ, ĝi devas esti gvidata de homoj, kiuj esprimas siajn realajn opiniojn» « (angle) If the world ever advances beyond what it is today, it must be led by men who express their real opinions. »
— Robert G. Ingersoll