Ritmo estas regula alterno de fortaj kaj malfortaj elementoj en movado aŭ moviĝo; mezura movado de la versa kaj artaproza parolo, karakterizata de perioda sinsekvo de silaboj longaj kaj mallongaj, aŭ akcentitaj kaj senakcentaj; tiu parto de la muziko, kiu koncernas la takton kontraste al la tonalto.

Ritmo
Ritmo
Ritmo
Aliaj projektoj
Ritmo en Vikipedio
Ritmo en Komuneja kategorio
Ritmo en Vikivortaro
Citaĵo
« Ritmo origine estas ritmo de piedfrapoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej antikva skribo kiun la homo sukcesis tralegi estis la spuroj — speco de ritma nota skribo, donita origine; ĝi mem enpremiĝadis je molan grundon kaj la homo, legante ĝin, ligis kun ĝi la sonon de ĝia apero. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Rikoltado estas ritma staplado de la amasoj kaj la festoj venas laŭe al tiu ĉi ritmo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉe la kredantaj mahometanoj haveblas kvar pretekstoj kolektiĝi kune.

1. Kelkfoje tage ili kolektiĝas por la preĝo, al kiu ilin volas voĉo, aŭdiĝanta de alteco. Tuj formiĝas etaj ritmaj grupoj, kiujn oni povas marki kiel la preĝajn gregojn. Ĉiu movo estas strikte preskribita kaj definitive orientita, nome direkte al Mekko. Unufoje semajne, dum la festo de vendredo, la gregoj transformiĝas je la amasoj.
2. Ili kolektiĝas por la sankta milito kontraŭ nekredantoj.
3. Ili kolektiĝas en Mekko dum la granda pilgrimado.

4. Ili kolektiĝas dum la Terura Juĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ redakti