Rezisto
Aliaj projektoj
Rezisto en Vikipedio

Rezisto estas esprimo por ĉiu ajn malhelpa aŭ malrapidiga forto en fiziko, en la socio aŭ en la psiko de homo.

Citaĵoj redakti

 
« Se subpremado de la materialaj bezonoj instigas al rezisto, do subpremado de la seksaj bezonoj preventas reziston al ambaŭ formoj de la subpremado. En la dua kazo la subpremado sekvigas elpremadon de la seksaj bezonoj el la konscio, ĉe tio la subpremado mem akceptas formon de morala defendo. Efektive la bremsado de la rezistado mem okazas nekonscie. En la konscio de la averaĝa nepolitikema homo ni trovos eĉ ne spuron de la rezistado. Tiu ĉi procezo kaŭzas estiĝon de la konservativismo, timo de libereco — unuvorte, de la reakcia pensado. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Ne ekzistas plej granda sensencaĵo ol rezisto je ĉio kosto» « Ein Widerstand um jeden Preis ist das Sinnloseste, was es geben kann. »
— Friedrich Dürrenmatt
 
« Agrablaj homoj iĝis la plej bonaj nazioj. Mia patrino kreskis apud ili. Ili harmoniis kun aliaj, rifuzis kaŭzi ondojn, rigardis alidirekten, kiam la aferoj malbeliĝis kaj koncentris sin al pli feliĉaj aferoj ol 'politiko'. Ili estis amindaj homoj, kiuj forturnis siajn kapojn kiam la najbaroj fortiriĝis. Ĉu vi scias, kiuj ne estis agrablaj homoj? La rezistantoj. » « Nice people made the best Nazis. My mom grew up next to them. They got along, refused to make waves, looked the other way when things got ugly and focused on happier things than 'politics.' They were lovely people who turned their heads as their neighbors were dragged away. You know who weren’t nice people? Resisters. »
— Naomi Shulman