Realpolitiko estas politiko kiu eliras el la eblecoj kaj rezignas pri abstraktaj programoj kaj idealaj postulatoj.

Realpolitiko
Realpolitiko
Realpolitiko
Aliaj projektoj
Realpolitiko en Vikipedio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Henry Kissinger redakti

 
« Kolapso de sistemo de Klemens von Metternich baldaŭ post la Krimea milito estigis proksimume du jardekojn da konfliktoj… anstataŭ la franca termino raison d`etat venis la germana termino Realpolitik, reala politiko, kio tamen ne ŝanĝis esencon de la afero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sub influo de la reala politiko de Otto von Bismarck, Realpolitik, ekstera politiko transformiĝis je povkonkuroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pro majstra kompreno de nuancoj en dispozicio de la fortoj kaj ilia distribuo, kiun havis Otto von Bismarck, li povis dum sia tuta vivo anstataŭigi filozofiajn limigojn, kaŭzatajn de la sistemo de Klemens von Metternich, per politiko de sinlimigo. Sed pro tio, ke tiuj ĉi nuancoj estis ne tiom evidentaj por sukcedintoj kaj imitantoj de Bismarck, laŭlitera sekvado al principoj de reala politiko kondukis ilin al troa dependeco de milita forto, kaj de tie iris rekta vojo al armilkonkuro kaj du mondmilitoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kvankam en la internaj aferoj li estis ege konservativisma, Otto von Bismarck vidis neniujn obstaklojn por ŝoviĝo de la prusa interna politiko maldekstren, se tio kongruis al celoj de la ekstera politiko. Ĉar la interna politiko ankaŭ estis instrumento de lia reala politiko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Otto von Bismarck kaj Benjamin Disraeli] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de Realpolitik kaj ne toleris tion, kion ili nomis “morala ĵargono”. Religiaj kromtonoj de Gladstone (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Disraeli kaj Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estante fidela al la ĉefaj reguloj de la reala politiko, Realpolitik, Crowe asertis ke ne motivoj, sed strukturo determinas stabilecon: intencoj de Germanio havas neniun signifon, gravas nur ĝiaj eblecoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin, granda ideologo, efektive ne metis sian ideologion je la servo al reala politiko. Armand Jean du Plessis de RichelieuOtto von Bismarck havus neniujn problemojn pri kompreno de lia strategio. Ideologie okulŝirmitaj estis ĝuste ŝtataj agantoj de la demokratiaj landoj; rifuzinte povan politikon, ili opiniis ke premiso de bonaj rilatoj inter la landoj estas komuna kredo je principoj de kolektiva sekureco kaj ke ideologia malamikeco ekskludas ĉian ajn praktikan eblecon de kunlaboro inter faŝistoj kaj komunistoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum Dean Acheson subtenis Tito post lia rompo kun Moskvo surbaze de la principoj de Realpolitik, John Foster Dulles, estante fakte adepto de la sama politiko, aldonis al ĝi elementon de universala idealismo, nominte ĝin “liberigo”. Efektive la teorio de “liberigo” de John Foster Dulles estis nura provo igi Moskvon pagi pli altan prezon kontraŭ peno unuigi siajn konkerojn, ne kreskigante ĉe tio riskon por Usono. Dulles subtenis titoismon, ne demokration kaj diferenco inter liaj ideoj kaj ideoj de Dean Acheson konsistis fine nur en retorika nuanco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri restarigo de rilatoj inter Usono kaj Ĉinio komence de la 1970-aj jaroj] Tio signifis revenon de Usono al la mondo de Realpolitik. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti