Ralph Waldo Emerson

usona filozofo, eseisto kaj poeto

Ralph Waldo EMERSON (25-an de majo 1803 - 27-an de aprilo 1882) estis populara anglalingva eseisto kaj poeto, unu el la plej influaj verkistoj kaj pensistoj de Usono.

Ralph Waldo Emerson
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« La socio ĉiam troviĝas en la stato de komploto kontraŭ homeco de ĉiu sia ano. La plej postulata virto estas konformeco. Kredi je si mem estas fari ion kontraŭan al ĝi. »
— Ralph Waldo Emerson, Self-reliance [1841]
 
« Talento sola ne sufiĉas por fari verkiston. Malantaŭ la libro devas esti viro. »
 
« Gravuru ĉi tion en viaj koroj: ĉiu tago estas la plej bona el la jaro»
 
« Ĝojo, ju pli vi elspezas, des pli vi havas. »
 
« Neniu membro de skipo estas laŭdata pro la vigla individueco de sia remado. »
 
« Por ĉiu minuto de kolero ni perdas sesdek sekundojn da feliĉo. »
 
« Amiko estas persono kun kiu vi povas laŭte pensi. »
 
« Tamen viro povas ami paradokson, sen perdi nek sian spiriton nek sian honestecon. »
 
« Ĉiu viro, kiun mi renkontas, estas iel mia superulo; kaj per tio mi povas ekscii pri li. »
 
« Mono ofte kostas tro multe. »
 
« Ĉiu revolucio unue estis penso en la menso de unu viro kaj kiam la sama penso okazas en alia viro, ĝi estas la ŝlosilo al tiu epoko»
 
« Nenio povas alporti al vi pacon krom vi mem. »
 
« Vi estas por mi bongusta turmento»
 
« Amiko estas homo, kun kiu mi povas esti sincera. Antaŭ li mi eble laŭte pensos. »
 
« Nenio bonega estis iam atingita sen entuziasmo»
 
« Lingvo estas la arkivoj de historio... Lingvo estas fosilia poezio. »
— Language is the archives of history... Language is fossil poetry.
 
« Ni faras tion, kion ni devas, kaj nomas ĝin laŭ la plej bonaj nomoj, kiujn ni povas. »
 
« Naturo kaj libroj apartenas al la okuloj, kiuj vidas ilin. »
 
« Ĉiuj bonegaj parolantoj unue estis malbonaj parolantoj. »
 
« Kiel estas uzo en medicino por venenoj, tiel la mondo ne povas moviĝi sen friponoj»
 
« Malprofundaj homoj kredas je bonŝanco, kredas je cirkonstancoj... Fortaj homoj kredas je kaŭzo kaj efiko. »
 
« Homoj ŝajnas ne vidi, ke ilia opinio pri la mondo estas ankaŭ karaktera konfeso. »
 
« Nia ĉefa manko en la vivo estas iu, kiu devigos nin fari kion ni povas. »
 
« La ornamaĵo de domo estas la amikoj, kiuj vizitadas ĝin. »
 
« Viro konstruas belan domon; kaj nun li havas mastron kaj taskon por la vivo: li devas provizi, rigardi, montri ĝin kaj ripari ĝin dum la resto de siaj tagoj»
 
« Viroj amas miri, kaj tio estas la semo de nia scienco»
 
« La fino de la homa raso estos, ke ĝi fine mortos pro civilizo»
 
« Per neceso, per emo kaj ĝojo, ni ĉiuj citas»
 
« La veraj kaj daŭraj venkoj estas tiuj de paco, kaj ne de milito. » « (angle) The real and lasting victories are those of peace, and not of war. »
— Ralph Waldo Emerson

The American Scholar (1837) redakti

 
« La vivo estas nia vortaro»
 
« Karaktero estas pli alta ol intelekto... granda animo estos forta por vivi kaj ankaŭ forta por pensi. »

Eseoj: Unua Serio (1841) redakti

 
« La prapatro de ĉiu ago estas penso»
 
« Heroeco sentas kaj neniam argumentas kaj tial ĝi ĉiam pravas. »
 
« Estis alta konsilo, kiun mi iam aŭdis doni al junulo, - "Ĉiam faru tion, kion vi timas fari." »

Ĉe ĵurnaloj redakti

 
« Por diversaj mensoj, la sama mondo estas infero kaj ĉielo. »
— 20-an de decembro 1822
 
« Kiam tuta nacio muĝas patriotismon, mi emas esplori la purecon de ĝiaj manoj kaj la purecon de sia koro. »
— 10 decembro 1824
 
« Ni ĉiam pretas vivi, sed neniam vivas. »
— 12 aprilo 1834
 
« Estas facile vivi por aliaj, ĉiuj faras tion. Mi alvokas vin vivi por vi mem. »
— 3 majo 1845
 
« Vi havos ĝojon, aŭ vi havos potencon, diris Dio; vi ne havos ambaŭ. »
— Oktobro 1842
 
« Ne estu tro timema kaj aĉa pri viaj agoj. Ĉiu vivo estas eksperimento. Ju pli da eksperimentoj des pli vi pliboniĝas. »
— 11 novembro 1842


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio