Puno estas sufero kaŭzita pro malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu.

Puno
Puno
Puno
Aliaj projektoj
Puno en Komuneja kategorio
Puno en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« El specoj de la morto, al kiuj tribopopolo kondamnis apartan homon, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas elpuŝigo. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro malsato aŭ iĝos predo de ĉasbestoj… Kompleta soleco estas terura puno; izoliĝo de la propra grupo, speciale en primitivaj kondiĉoj estas sufero, kiun nur malmultaj povas elteni. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Same kiel ĉe nivelo de la imagoj kaj informoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter la krimo kaj puno. »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
 
« Ju pli da puno, des pli da krimo. » « the more punishment is inflicted the more crime is produced. »
— Oscar Wilde, The Soul of Man under Socialism
 
« La tuta vivo estas puno. »
— Seneko la pli juna
 
« La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin. » « The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it. »
— Bertrand Russell, Sceptical Essays
 
« En la naturo estas nek rekompencoj nek punoj — estas konsekvencoj» « (angle) In nature there are neither rewards nor punishments — there are consequences. »
— Robert G. Ingersoll
 
« Estas pli bone por estro fari eraron pardonante ol fari eraron punante. »
— Mohamedo
 
« Puno estas la lasta kaj malplej efika instrumento en la manoj de la leĝdonanto por eviti krimon» « (angle) Punishment is the last and least effective instrument in the hands of the legislator for the prevention of crime. »
— John Ruskin
 
« La celo de la dekstro ne estas ĉesigi aborton sed demonigi ĝin, puni ĝin kaj fari ĝin kiel eble plej malfacila kaj traŭmata. Ĉion ĉi ĝi plenumis sufiĉe bone, eĉ sen renversi Roe v. Wade» « (angle) The goal of the right is not to stop abortion but to demonize it, punish it and make it as difficult and traumatic as possible. All this it has accomplished fairly well, even without overturning Roe v. Wade. »
— Ellen Willis

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Amo kaj puno loĝas komune. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti