Privilegio
Aliaj projektoj
Privilegio en Vikipedio
Privilegio en Komuneja kategorio
Privilegio en Vikivortaro

Privilegio estas aparta rajtofavoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto.

Citaĵo
« …kiam certa klaso strebis al sia propra liberiĝo, ĝi kredis ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn celojn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la revo pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun malamikoj de libereco tuj post kiam la venko estis akirita kaj aperis novaj privilegioj, kiujn necesis defendi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La revolucioj do povas esti farataj ne nur de malriĉuloj, sed ankaŭ de privilegiitoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Mi povas imagi ke la vera tragedio de malriĉuloj estas ke ili povas permesi al si nenion krom abnegacio. Belaj pekoj, kiel belaj aĵoj estas la privilegio de riĉuloj. » « I should fancy that the real tragedy of the poor is that they can afford nothing but self-denial. Beautiful sins, like beautiful things, are the privilege of the rich. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey