Planedo

astro rivoluanta ĉirkaŭ stelo

Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo. La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migranto aŭ vaganto.

Planedo
Planedo
Planedo
Aliaj projektoj
Planedo en Vikipedio
Planedo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« La grava atingo de Apolono montris ke la homaro ne estas eterne katenita al ĉi tiu planedo kaj niaj vizioj iras iom pli ol tio kaj niaj ŝancoj estas senlimaj. »
— Neil Armstrong
 
« La sola vere fremda planedo estas la Tero»
— J. G. Ballard
 
« Kiel netaŭge nomi ĉi tiun planedon Tero kiam ĝi estas tute klare Oceana»
— Arthur C. Clarke
 
« En astrologio granda graveco estas metita sur la pozicioj de la planedoj en la 12 konstelacioj de la zodiako. »
— Vortaro Merriam Webster
 
« Necesis malpli ol unu horo por krei la atomojn kelkajn cent milionojn da jaroj por krei la stelojn kaj planedojn, sed kvin miliardojn da jaroj por krei homon»
— George Gamow
 
« Ni vidas ĝin [la ankoraŭ nevidatan, hipotezan novan planedon, Neptuno] kiel Kolumbo vidis Amerikon de la marbordo de Hispanio. Ĝiaj movoj sentiĝis, tremante laŭ la vasta linio de nia analizo kun certeco apenaŭ pli malalta ol tiu de okula manifestacio. »
— William Herschel
 
« Je la fino, nia plej baza komuna ligilo estas ke ni ĉiuj loĝas en ĉi tiu malgranda planedo. Ni ĉiuj spiras la saman aeron. Ni ĉiuj ŝategas la estontecon de niaj infanoj. Kaj ni ĉiuj estas mortemaj. »
— John F. Kennedy
 
« Klaatu: Tiel longe kiel vi limiĝis al batalado inter vi - kun viaj primitivaj tankoj kaj aviadiloj - ni ne zorgis. Sed baldaŭ vi aplikos atomenergion al spacaj ŝipoj kaj tiam vi fariĝos minaco por la paco kaj sekureco de aliaj planedoj. Tion, kompreneble, ni ne povas toleri»
— The Day the Earth Stood Still (1951) filmo de Edmund H. North
 
« La grandeco kaj aĝo de la Kosmo superas ordinaran homan komprenon. Perdita ie inter grandegeco kaj eterneco estas nia eta planeda hejmo»
— Carl Sagan

Vidu ankaŭ redakti