Pjotr Uspenskij, ankaŭ konata kiel Peter Dimianovich Ouspensky (naskiĝis la 4-an de marto 1878 - mortis la 2-an de oktobro 1947) estis rusa mistika filozofo.

Pjotr Uspenskij
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Filozofio baziĝas sur spekulado, sur logiko, sur penso, sur la sintezo de tio, kion ni konas kaj sur la analizo de tio, kion ni ne konas. Filozofio devas inkludi en siaj limoj la tutan enhavon de scienco, religio kaj arto. » « (angle) Philosophy is based on speculation, on logic, on thought, on the synthesis of what we know and on the analysis of what we do not know. Philosophy must include within its confines the whole content of science, religion and art. »
— P. D. Ouspensky
 
« La plej granda baro al konscio estas la kredo ke oni jam konscias. » « (angle) The greatest barrier to consciousness is the belief that one is already conscious. »
— P. D. Ouspensky
 
« La problemo de Eterneco, pri kiu parolas la vizaĝo de la Sfinkso, kondukas nin en la regnon de la neeblo. Eĉ la problemo pri Tempo estas simpla kompare kun la problemo de Eterneco. » « (angle) The problem of Eternity, of which the face of the Sphinx speaks, takes us into the realm of the impossible. Even the problem of Time is simple in comparison with the problem of Eternity. »
— P. D. Ouspensky
 
« Ni scias, ke kun la unua vekiĝo de scio, la homo alfrontas du evidentajn faktojn:

La ekzisto de la mondo, en kiu li vivas; kaj la ekzisto de psika vivo en si mem.

Neniu el tiuj povas pruvi aŭ malkonfirmi, sed ili estas faktoj: ili konsistigas realon por li. »
 « (angle) We know that with the very first awakening of knowledge, man is confronted with two obvious facts:

The existence of the world in which he lives; and the existence of psychic life in himself.

Neither of these can he prove or disprove, but they are facts: they constitute reality for him. »
— P. D. Ouspensky