Pierre de Coubertin

Pierre DE COUBERTIN (Parizo, 1-a de januaro 1863 - Ĝenevo, 2-a de septembro 1937) estis franca pedagogo, kiu opiniis, ke sporto kaj fizika aktiveco devas esti gravaj partoj de la edukado de ĉiuj junuloj.

Pierre de Coubertin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Kio plej gravas ĉe la olimpikaj ludoj ne estas venko, sed partopreno, kiel ankaŭ en la vivo plej grave ne estas venko, sed strebo al celo. Plej gravas ne venki, sed bone lukti»
— Pierre de Coubertin
 
« Ne gravas gajni, sed partopreni por povi gajni. »
 
« En la nomo de ĉiuj konkursantoj mi promesas, ke ni partoprenos ĉi tiujn Olimpiajn Ludojn, respektante kaj plenumante la regulojn, kiuj regas ilin, en la vera sporta spirito, por la gloro de sporto kaj la honoro de niaj teamoj. »
— Pierre de Coubertin
 
« Gajni medalojn ne estis la celo de la olimpikoj. Gravas la partopreno»
— Pierre de Coubertin
 
« Pli bonan mondon povus krei nur pli bonaj individuoj. »
— Pierre de Coubertin