Pierre Teilhard de Chardin

franca jezuito kaj filozofo

Marie-Joseph Pierre TEILHARD DE CHARDIN (naskiĝis la 1-an de majo 1881 en Sarcenat (Francio) - mortis la 10-an de aprilo 1955 en Novjorko) estis franca jezuito. Li agis kiel filozofo, teologo, antropologo, geologo kaj paleontologo. Teologie li provis interpacigi la kristanismon kun eltrovoj de moderna scienco, precipe la evolucio de la vivo.

Pierre Teilhard de Chardin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Estas nia devo, kiel viroj kaj virinoj, antaŭeniĝi kvazaŭ la limoj de niaj kapabloj ne ekzistus. »
 
« Iam, post regado de la ventoj, la ondoj, la tajdoj kaj gravito, ni utiligos por Dio la energiojn de amo, kaj tiam, por dua fojo en la historio de la mondo, la homo malkovros fajron»
— Pierre Teilhard de Chardin
 
« Krei estas unuigi. »
 
« Mi estos komprenita nur tiam, kiam mia penso estos preterpasita. »
— Pierre Teilhard de Chardin
 
« Ni ne estas homoj, kiuj havas spiritan sperton; ni estas spiritaj estaĵoj kun homa sperto»
— Pierre Teilhard de Chardin
 
« Venos la tago, kiam, post uzado de spaco, la ventoj, la tajdoj, gravito, ni utiligos por Dio la energiojn de amo. Kaj, en tiu tago, por la dua fojo en la historio de la mondo, la homo malkovros fajron. »
— Pierre Teilhard de Chardin