Paŭlo la 6-a

papo de la katolika eklezio

Paŭlo la 6-a, civile Giovanni Battista Montini (naskiĝis la 26-an de septembro 1897 en Concesio - mortis la 6-an de aŭgusto 1978 en la papa rezidejo en Castel Gandolfo). Li papiĝis je la 21-a de junio 1963.

Paŭlo la 6-a
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Alia internacia grupo, kiun mi prezentos baldaŭ per aparta parolo, estas tiu de la partoprenantoj en la internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj»
 
« Ni direktas nian saluton kaj nian bondeziron al la partoprenantoj de la Internacia Kongreso de la Esperantistaj Katolikoj. Estas nia sincera deziro kiun ni valorigas per nia apostola beno.[1] »
 
« Ni ne volas fini tiun ĉi parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bonedeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj en malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo, kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro. »
— alparolis la kongresanojn de la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
  Trovu «Paŭlo la 6-a» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»