Omar Ĥajam

persa poeto kaj sciencisto

Omar ĤAJAM (naskiĝis la 18-an de majo 1048 en Nejŝaburo, Persio (nuna Irano) - mortis la 4-an de decembro 1131 en Nejŝaburo) estis irana astronomo, matematikisto kaj poeto

Omar Ĥajam
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« 
N°23
Printemp’kaj am-idolo, kiu huriojn spitas,

kaj ĉe herbeja rando min al vinkruĉ’ invitas:
nu, estu mi – ne gravas orelojn malrespekti –
de hundoj malŝatata, se mi Edenon citas!

N°30
Ne scias mi, ĉu mia Farint’ antaŭmedite
min al Eden’ destinis aŭ al Infero: kvite!
Manĝeto, am-idolo kaj vin’ sur verda herbo,
jen tri, kontante: via Eden’ estas kredite!

N°80
La libron de l’ flortagoj revolvis mi kaj bukis.
La freŝa vivprintempo en vintron jam kadukis.
Kaj tiu gaja birdo, kies nom’ estas Juno,
ve! mi ne scias, kiam ĝi venis, kaj forflugis...

N°185
Kiu ajn en ĉi mondo duonan panon havas,
kiu por kapkuŝiĝo etan kabanon havas,
kaj al neniu sklavas kaj mastras al neniu,

tiu gajvivu, ĉar li vivmarcipanon havas!
 »
— La Robaijoj, trad. Gaston Waringhien, 1984