Nudeco

stato de homo sen vestaĵoj

Nudeco estas senvesteco de homoj kaj senharecon de bestoj.

Nudeco
Nudeco
Nudeco
Aliaj projektoj
Nudeco en Vikipedio
Nudeco en Komunejo
Nudeco en Komuneja kategorio
Nudeco en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Ĝenerale dirite, ni ne povas trakti la sonĝon de alia homo, se li ne deziras klarigi al ni nekonsciajn pensojn, kaŝitajn malantaŭ la sonĝo [...] »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Por homoj kiuj surportas oficiran uniformon, nudeco ofte estas anstataŭigata per malgrava difekto de la uniformo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Homoj, kiujn hontas la dormanto, plejparte estas fremduloj. Neniam en tiuj tipaj sonĝoj observeblas ke defektoj de la vestoj, kaŭzantaj tian hontosenton, estas rimarkataj de iu aŭ kaŭzas iujn sekvojn. Homoj inverse faras tute indiferentajn vizaĝmienojn aŭ, kiel mi rimarkis en unu tre klara sonĝo, ili surportas kvazaŭ solene orgojlajn maskojn»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« [pri sonĝoj en kiuj dormanto estas nuda] [...] en bazo de tia sonĝo kuŝas rememoro de frua infanaĝo [...] Infanoj ofte elmontras ekshibiciajn inklinojn. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Infanaĝo, sena je honto, ŝajnas al ni poste siaspeca paradizo, ja paradizo mem estas nenio alia ol amasa fantazio pri infanaĝo de la homo. Pro tio la homoj marŝas nudaj kaj ne hontas unu la alian ĝis momento, kiam en ili vekiĝas la timo esti forpelitaj el paradizo — komenciĝas seksa vivo kaj kutima laboro. Al tiu paradizo la sonĝo povas nin transporti ĉiunokte. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« La sonĝoj pri nudeco estas ekshibiciaj sonĝoj. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Krome en ekshibiciaj sonĝoj manifestiĝas procezo de repuŝado. Malagrabla hezito de la sonĝo estas reago de la dua psika sistemo al tio, ke repuŝita de ĝi enhavo de la ekshibicia epizodo tamen montriĝis. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Marshall McLuhan redakti

 
« Tikla spececo de striptizo restis en pasinteco. Nudeco povis esti peke incita nur por la vida kulturo, fortranĉinta sin de aŭdo-tuŝaj valoroj de malpli abstraktaj socioj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La subevoluintaj popoloj traktas nudecon, se ĝi tute interesas ilin, de pozicio kiun ni kutimas atendi de niaj pentristoj kaj skulptistoj — la pozicio, inkluzivanta ĉiujn sensojn samtempe. Por homo, uzanta la tutan sensan aparaton, nudeco estas la plej riĉa ebla esprimo de struktura formo. Por tre vida kaj malekvilibriĝinta senseco de la industriaj socioj, subita renkontiĝo kun tuŝa karno iĝas vere ebriiga muziko»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ redakti