Nomado estas membro de tribo, klano ks, kiu konstante migras de loko al alia, ne havante fiksan restadejon.

Nomado
Nomado
Nomado
Aliaj projektoj
Nomado en Vikipedio
Nomado en Komuneja kategorio
Nomado en Vikivortaro
Citaĵo
« …movebla nomado, vivinta per ĉasado kaj plukado, estas sociale senmova. Aliflanke malmultmova specialisto estas dinamika, ekspansia, progresema. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kvadrataj ĉambrojdomoj parolas per lingvo de malnomada specialisto, dum rondecaj kabano aŭ iglo, simile al la konusa vigvamo, atestas integrajn nomadajn kutimojn de plukistaj socioj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En senskriba mondolaboro” ne ekzistas. Primitiva ĉasistofiŝkaptisto estis okupita je laboro ne pli ol nuntempa poeto, pentristopensanto. Tie, kiel homo per sia tuta estaĵo engaĝiĝas je agado, ekzistas neniu laboro. Laboro aperas en malnomadaj agrikulturaj socioj kune kun apartigo de laboroj kaj specialigo de la funkcioj kaj taskoj. En la komputika epoko ni denove komplete engaĝiĝas je niaj roloj. En la elektra epoko “laboro” cedas lokon al engaĝiĝo kaj absorbiĝo, kiaj ekzistis en tribo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …hodiaŭ en la elektra epoko homoj kaj psike kaj socie revenis al la nomada stato. Nun tamen tio nomiĝas kolektado kaj pritraktado de la informoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La homoj subite transformiĝis je nomadaj kolektantoj de scioj, nomadaj kiel neniam antaŭe, liberaj de fragmenta specialismo kiel neniam antaŭe — kaj samtempe kiel neniam antaŭe engaĝitaj je la totala socia procezo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]