Nikolaj Berdjajev

rusa filozofo

Nikolaj BERDJAJEV (Ruse: Никола́й Алекса́ндрович Бердя́ев; naskiĝis la 18-an de marto 1874 - mortis la 24-an de marto 1948) estis rusa mistikulo kaj kristana anarkista politika filozofo.

Nikolaj Berdjajev
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Mi ne pensas diskursive. Ne tiel multe mi alvenas al vero, sed mi komencas el ĝi. »
— Nikolai Berdyaev
 
« Plejgrade mia metafiziko estas esprimita en la libro Sperto de esĥatologia metafiziko (1941). Mia filozofio estas filozofio de spirito. Kaj spirito por mi estas libero, krea akto, persono, interkomunikado en amo. Mi asertas primarecon de libero super estado. Estado estas sekundara, ĝi jam estas determinado, neceseco, jam estas objekto. La antaŭuloj de mia ideo, de mia filozofio de libero estas Kant, Jakob Böhme kaj Dostojevskij kiel metafizikisto. »
— Memekkono, ĉap. 11.