Neŭrastenio
Aliaj projektoj
Neŭrastenio en Vikipedio
Neŭrastenio en Vikivortaro

Neŭrastenio estas neŭrozo, trafanta precipe la trolaborantojn, kaj manifestiĝanta per ĝenerala laceco, tendenco al tristaj ideoj, timo kaj nedecidemo.

Carl Gustav Jung redakti

 
« ...neŭrasteniulo malsanas pro tio, ke li ne konscias siajn problemojn, dum la homo kun malfacila karaktero suferas pro siaj konsciataj problemoj, sen esti malsana. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
 
« Ĉiu kiu defendas sin kontraŭ la nova kaj nekonata, forirante al pasinteco, venas al la sama neŭrastenia stato kiel la homo, identiganta sin kun la nova kaj forkuranta de la pasinteco. La sola diferenco estas ke unu seniĝas je la pasinteco kaj la alia — je la estonteco»
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo

Diversaj aŭtoroj redakti

 
« …efektive krom homoj pigraj pro neŭrastenio, troveblos malmulte da tiuj, kiuj ne deziros lukri pli ol la baza enspezo kaj preferos fari nenion anstataŭ labori»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ redakti