Navigado
Aliaj projektoj
Navigado en Vikipedio
Navigado en Komuneja kategorio

Navigado (aŭ navigacio laŭ la 3-a oficiala aldono al la fundamento de Esperanto) estas la ago vojaĝi per tiucela veturilo sur maro, lagoj aŭ riveroj, sub la akvosurfaco, en la aero de la tera orbito aŭ en la kosmo, orientiĝi pri la pozicio de la veturilo kaj direkti ties vojon. Pli ĝenerale temas pri la orientiĝo en topografia spaco, per mapoj kaj aliaj helpiloj, por atingi certan lokon.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La ventoj kaj ondoj ĉiam estas sur la flanko de la plej kapablaj navigistoj. »
— Edward Gibbon
 
« Mi trovas, ke la granda afero en tiu ĉi mondo estas ne kiom multe ni staras, kiel en kiu direkto ni moviĝas: Por atingi la ĉielan havenon, ni devas navigi foje kun la vento kaj foje kontraŭ ĝi - sed ni devas navigi, kaj ne drivi, nek kuŝi ĉe ankro. » « (angle) I find that the great thing in this world is not so much where we stand as in what direction we are moving: To reach the port of heaven, we must sail sometimes with the wind and sometimes against it — but we must sail, and not drift, nor lie at anchor. »
— Oliver Wendell Holmes, Sr.