Naiveco estas eco de iu, io naiva, do ensperte malkaŝema kaj kredema, kiel infano, enartifika, ne montranta pripensadon aŭ spertiĝon.

Naiveco
Naiveco
Naiveco
Aliaj projektoj
Naiveco en Vikipedio
Naiveco en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Naiva estas ne la sociala — naivaj estas diversaj socialistoj kaj humanistoj, revantaj pri redistribuado de la tuta riĉaĵo, ekskludado de ĉiuj senutilaj elspezoj ktp. La socialistoj, luktantoj por konsuma kosto, luktantoj por konsuma kosto de la sociala, montras ke la socialeco estas absolute ne komprenita de ili — ili opinias ke la sociala povas iĝi la optimuma kolektiva administrado de la konsuma kosto de la homoj kaj aĵoj. Sed ĝi neniam estos tio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Difino de Schiller estas simpla: la naiva poeto mem estas naturo dum tiu sentimentala serĉas ĝin. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Aŭdacu esti naiva. » « (angle) Dare to be naive. »
— Buckminster Fuller
 
« Estas bone por la koro esti naiva kaj por la menso ne esti. »
— Anatole France
 
« Naiveco ĉiam estas dutranĉa glavo; ĝi povas sanigi aŭ ĝi povas disigi. »
— Wilhelm Stekel
 
« Kiel dum la tempo de reĝoj estus naive pensi, ke la unuenaskita filo de la reĝo estus la plej taŭga por regi, tiel en nia tempo estas naive pensi, ke la demokratie elektita reganto estos la plej taŭga. La regulo pri sinsekvo ne estas formulo por identigi la plej bonan reganton, ĝi estas formulo por doni legitimecon al iu aŭ alia kaj tiel malhelpi civilan konflikton» « (angle) As during the time of kings it would have been naive to think that the king’s firstborn son would be the fittest to rule, so in our time it is naive to think that the democratically elected ruler will be the fittest. The rule of succession is not a formula for identifying the best ruler, it is a formula for conferring legitimacy on someone or other and thus forestalling civil conflict. »
— J. M. Coetzee
 
« Vi studas, vi lernas, sed vi gardas la originalan naivecon. Ĝi devas esti ene de vi, kiel deziro por trinki estas ene de la ebriuloamo estas ene de la amanto»
— Henri Matisse
 
« Oni devas esti tre naiva aŭ malhonesta por imagi, ke viroj elektas siajn kredojn sendepende de sia situacio»
— Claude Lévi-Strauss

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Naivuloj jam ne ekzistas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti