Movado estas tuto de la planita agado de iu organizo aŭ de spontanea agado de neorganizitaj membroj de socio.

Movado
Movado
Movado
Aliaj projektoj
Movado en Vikipedio
Movado en Komuneja kategorio
Movado en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Eric Hoffer redakti

 
« Ni eliru el la fakto, ke komence de ĉiuj amasaj movadoj inter iliaj partoprenantoj dominas malkontentaj pri la vivo homoj kaj ke aliĝas ili al la movado propravole, kaj poste ni supozu ke: 1) tiu ĉi malkontento per si mem naskas plejparton de karakteraj trajtoj de la homo kredanta, sen ajna ekstera influo (eĉ antaŭ lia partopreno en la movado), 2) vere efika metodo de konvertado je la kredo konsistas plejparte en tio evoluigi kaj fortigi inklinojn kaj reagojn, proprajn al la malkontenta konscio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegan doktrinon, senpekan gvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troiigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasa movado, interalie en fazo de sia leviĝo, allogas ne tiujn, kiuj volas antaŭenigi sian tenere amatan “mi”, sed tiujn kiuj penas liberigi je sia nedezirata “mi”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tuj kiam la amasa movado komencas allogi al si homojn, interesitajn pri sia persona kariero, tio signifas ke ĝi trapasis fazon de sia leviĝo kaj jam okupiĝas ne pri kreado de la nova mondo, sed klopodas konservi kaj deteni la jaman. Tio signifas ke la movado ĉesis esti movado kaj iĝis entrepreno. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Unu el plej grandaj allogaĵoj de la amasa movado estas ke ĝi anstataŭigas por ni esperon. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas en socio, kie vaste disvastiĝis la ideo de la progreso. En nocio de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke malkontento, kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstreme turmenta»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Se popolo maturiĝis por la amasaj movadoj, tio kutime signifas ke ĝi pretas al iu ajn el ili, kaj ne nur al unu movado kun difinitaj doktrino aŭ programo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …a) ĉiuj amasaj movadoj konkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adepotj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: religia movado povas transformiĝi je la naciisma aŭ je sociala revolucio; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasa movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. La Franca revolucio estis la nova religio de tiu tempo: ĝi havis dogmojn, sanktajn revoluciajn principojnLibereco kaj la sankta Egaleco; ĝi havis “siajn religiajn ritojn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de katolika diservo, ligita al la civilaj festoj. Ĝi havis siajn sanktulojn, siajn heroojn kaj martirojn de libereco”[1]. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la altaroj ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la Patrujo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La revolucioj de la bolŝevistoj kaj de la nazioj estas ankaŭ la sufiĉe maturaj naciaj movadoj; cetere la nazia revolucio estis tia movado ekde komenco, kaj la naciismo de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Cionismo estas kaj la nacia movado, kaj la sociala revolucio. Por la ortodoksa judo tamen cionismo estas ankaŭ la religia movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tasko de ĉesigo de unu amasa movado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La sociala revolucio povas esti haltigita per subtenado de religianacia movado. Ekzemple en landoj, kie katolikismo denove iĝis spirita amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de komunismo. En Japanio naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto. En nia Sudo [Usono] movado de rasa solidareco efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la francoj en Kanado, kaj inter la buroj en Sud-Afriko»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tiuj kiuj forte teniĝas je nuntempo kaj volas konservi ĝin ne devas ludi kun la amasaj movadoj. Kiam la amasa movado komencas sian marŝon, la jama ĉiam ekfartas malbone. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La samaj homoj, kiaj plenigas la kreskantan amasan movadon, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia lando. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se Usono kaj la Brita imperio helpu ekzemple al amasa elmigrado el Eŭropo post la Unua mondmilito, — ne okazus nek la faŝisma, nek la nazia revolucioj. En nia lando libera kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Foje malfacilas diri, kie finiĝas amasa migrado kaj kie komenciĝas amasa movado kaj kiu el ili estis la unua. Transloĝiĝo de la judoj el Egiptio evoluis je la religia kaj nacia movado. Migradoj de la barbaroj en la tagoj de la dekadenco de la Romia imperio estis pli ol nura moviĝo de loĝantaro. Haveblas atestoj, ke la barbaroj estis relative malmultnombraj, sed kiam ili invadis la landon, al ili aliĝis subpremitoj kaj malkontentuloj el ĉiuj tavoloj de loka socio. “Tio estis la sociala revolucio, kaŭzita de eksterlanda konkero kaj per ĝi ekstere maskita”[2]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ĉiu amasa movado en certa senco estas migrado, transloĝiĝo — strebo al la “Promesita Lando”; kaj se ĝi estas ebla kaj racia, do transloĝiĝo efektive okazas. Tiel okazis al puritanoj, anabaptistoj, mormonoj, duĥoboroj[3] kaj cionistoj. La amasa migrado fortigas spiriton kaj unuecon de la movado; en iu ajn formo okazu transloĝiĝo — ĉu forme de konkero, krucmilito, pilgrimado aŭ transloĝiĝo al nova tero — tio estas farata kiel la vera aktiva amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Espero foje efikas kvazaŭ esplodaĵo, kaj foje ĝi disciplinigas kaj plenigas per pacienco: la unua okazas kiam oni supozas, ke espero plenumiĝos baldaŭ; la dua — kiam espero plenumiĝos ne baldaŭ. La amasa movado dum sia leviĝo promesas esperon de la unua varianto… poste, kiam la movado akiras potencon, ĝia akcento translokiĝas je la fora espero — je revo kaj alloga fantomo. La amasa movado post atingi celon ekokupiĝas sole pri konservado de la atingita kaj tiam obeemo kaj pacienco estas aprezataj pli alte ol senpera agado, kaj kiam ni “esperas pri tio, kion ni ne vidas, tiam ni pacience atendas”[4]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ĉia amasa movado, atinginta potencon, proponas sian propran esperon — sian sorton de opio por bridi senpaciencon de la amasoj, por ke ili akceptu sian sorton. Stalinismo estas la sama opio por la popolo kiel la dominantaj religioj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Se homo estas sena je talentoj fari ion por si, libereco por li estas premanta ŝarĝo. Por kio havi liberecon de elekto, se li kapablas por nenio? Ni aliĝas al la amasa movado por eviti personan respondecon aŭ, parolante per la vortoj de arda juna nazio, “por esti libera je libereco”. Kiam ordinaraj nazioj deklaris, ke ili ne kulpas pri ĉiuj teruraj krimoj, kiujn ili faris, tio estis ne nura aroga hipokriteco. Ili konsideris sin trompitaj kaj kalumniitaj, kiam sur iliajn ŝultrojn oni metis respondecon pri plenumado de la ordonoj. Ĉu ili ne aliĝis al la nazia movado por esti liberaj je respondeco? »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« amasaj movadoj, aperintaj por liberiĝo de la subpremanta ordo, por sia aktiva agado ne donas personan liberecon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Veras, ke adeptoj de la movado en la periodo de ĝia leviĝo sentas sin liberigitaj, kvankam ili vivas kaj spiras en atmosfero de striktaj dogmoj kaj ordonoj. Tiu sento de liberiĝo venas danke al fuĝo de devoj, timoj, despero, sendefendeco de la soleca estaĵo. Por ili fuĝo estas saviĝo, kiun ili sentas kiel elaĉeton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe persono observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la amasa movado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. Verkisto, pentristosciencisto kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj patriotoj, rasistoj, foiraj predikistoj, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ seksaj impotentoj estas instigataj de la samaj impulsoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La malriĉuloj, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉu tribo, unueca familio, unueca rasareligia grupo — estas relative liberaj je la sento de malkontento kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al la tento de la amasa movado. Ju malpli homo traktas sin kiel aŭtonoman personon, kapablan memstare elekti sian vojon en la vivo kaj memstare porti respondecon pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton de revoluciemo” ol aparta persono. Por instigi lin al ribelo necesas pli da malfeliĉoj, suferoj kaj humiligoj. Kaŭzoj de revolucioj en la totalisma socio pli ofte estas ne indigno kontraŭ subpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Preskaŭ ĉiuj nuntempaj movadoj en sia frua periodo montris malamikecon rilate familion kaj faris ĉion por subfosi ĝian fortikaĵon kaj detrui ĝin. Tio estis farata per subfosado de la gepatra aŭtoritato, per faciligado de divorcoj; la movadoj akceptis al si devojn nutri, eduki kaj distri infanojn; estis laŭdataj ekstergeedzaj infanoj. Superplenaj loĝejoj, ekziloj, koncentrejoj, teroro ankaŭ helpadis malfortigi kaj detrui la familion. Tamen neniu el la nuntempaj movadoj estis tiom sincera en sia antagonismo rilate la familion kiel la frua kristanismo. Jesuo rekte diris: “Mi venis apartigi la homon de lia patro kaj filinon de ŝia patrino, kaj bofilinon de ŝia bopatrino. Kaj malamikoj de la homo estas liaj hejmanoj. kiu amas la patron aŭ patrinon pli ol Min estas malinda de mi”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Naciismaj movadoj en koloniigitaj landoj parte estas esprimo de strebo al grupa ekzistado kaj fuĝo de la okcidenta individuismo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Febra deziro kunfandiĝi kun marŝantaj amasoj, kiuj same ekzistas ĉe nia hejmo, kaj en landoj de ni koloniigitaj, estas nura esprimo de despera provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca ekzistado. Do estas tre verŝajne ke la nunaj naciismaj movadoj en Azio sekvigos — eĉ sen influo de Rusio — pli verŝajne iun kolektivisman formon de la socio ol tiun demokratian»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Juĝi pri vivkapablo de aperinta movado laŭ kvalito de ĝia doktrino aŭ plenumebleco de ĝia programo estas senutila tasko. Juĝi necesas laŭ ĝia kapablo rapide kaj komplete absorbi la malkontentulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La bolŝevisma movado avancis ĉiujn aliajn marksismajn movadojn en konkuro al la potenco danke al sia unuĝinta unueca organizo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La plej bona grundo por leviĝo kaj disvastiĝo de la amasaj movadoj estas iam unueca kolektivisma socio, kiu pro tiuj aŭ aliaj kialoj troviĝas je la stato de disfalo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam influo de eklezio, iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj religiaj movadoj. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la Reformacio homoj “kontraŭis ne tiom la potencon de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia kontrolo, sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Homo, ĵus elirina el la armeo, estas ideala potenciala novkonvertito por ĉiuj nuntempaj amasaj movadoj. Li sentas sin soleca kaj perdita en socia tumulto de la civila vivo. Nekonateco kaj sindevigoj de la soleca ekzistado premas kaj turmentas lin. Li arde revas pri firma ordo, kamaradeco, libereco je persona respondeco, li soifas la ordon, kiu havas nenion komunan kun la socio de libera konkurenco, kiun li trafis — ĉion ĉi li trovas en atmosfero de frateco kaj entuziasmo de la kreskanta amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …la plej sukcesaj kaj la plej malsukcesaj anoj de minoritato, strebanta al asimiliĝo, estas ankaŭ la plej sentemaj al la tentoj de la amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ne ekzistas verŝajne pli bona signo de tio, ke la socio maturiĝis por la amasa movado ol disvastiĝo de senelira enuo. Preskaŭ en ĉiuj priskriboj de la periodoj antaŭantaj leviĝon de la amasaj movadoj, estas menciata forta enuo; kaj la amasa movado en siaj unuaj fazoj pli ofte trovas kunsenton kaj subtenon ne tiom ĉe la ekspluatataj kaj subpremataj, kiom ĉe la enuantaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Nome enuo estas kaŭzo de tio, ke ĉe naskiĝo de la amasaj movadoj en ili partoprenas maljunaj fraŭlinoj aŭ edzinoj de la “transira aĝo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Metodo de la amasa movado estas direktita al elvokado ĉe siaj adeptoj de humoro kaj stato de pentanta krimulo… En tio kaj en ĉio alia metodo de la amasa movado konsistas en kontaĝado de la homoj per, tiel diri, malsano, post kio fakte la movado estas proponata kiel la sola kuracilo kontraŭ tiu ĉi malsano. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ĉiuj amasaj movadoj klopodas allogi al si krimulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kompreni naturon de la amasaj movadoj verŝajne ne eblas, se ne agnoski kiel fakton ke la ĉefa zorgo de tiuj ĉi movadoj estas kultivi, perfektigi kaj por ĉiam fiksi kapablon al la unuecaj agoj kaj kapablon al sinofero»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …tekniko de la amasa movado konsistas plejparte en enigado kaj kultivado de inklinoj kaj reagoj, karakteraj por malkontenta intelekto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ĉe apero de la amasa movado ŝajnas, ke ĝi luktas por nuntempo kontraŭ pasinteco. Ĝi konsideras la ekzistantajn ordon kaj privilegiojn kiel entrudiĝon de la kaduka abomena pasinteco en la puran nuntempon. Sed por liberiĝi de morta kapto de pasinteco necesas ekstrema unueco kaj senlima sinofero. Tio signifas ke la popolo, alvokita faligi pasintecon por liberigi nuntempon, devas kun entuziasmo por ĉiam kaj en ĉio rezigni je nuntempo. Absurdeco de tia stato estas evidenta. Do kun plua evoluo neeviteblas transloko de la akcento: la origina celo — nuntempo — estas forigata de la scenejo kaj ĝian lokon okupas posteularo — estonteco. Eĉ pli, nuntempon oni forpuŝas malantaŭen kiel fiaĵon, kaj ĵetas en la saman rubamason kun la malamata pasinteco. Tiel kreiĝas limo de la lukto inter tio kio estis kaj kio estas de unu flanko kaj tio kio estos — de alia. Perdi la vivon signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasa movado rigardas la plej kutiman nuntempon kiel ion banalan kaj eĉ maldignan, kaj serĉadon de persona feliĉo ĝi bildigas kiel ion senmoralan. Ĝui — laŭ la ideo de la amasa movado — signifas havi aferon kun malamiko, tio estas kun nuntempo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Neplenumebleco de multaj celoj, kiujn starigas antaŭ si la amasa movado, ankaŭ estas parto de la marŝo kontraŭ nuntempo. Ja ĉio, kio estas praktike ebla kaj plenumebla, estas parto de nuntempo. Kaj proponi ion praktike plenumeblan signifas promesi ion en nuntempo, tio estas pacigi nin kun ĝi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Finfine ankaŭ mistikismo de la amasa movado estas ankaŭ rimedo de humiligado de nuntempo. Tiu ĉi mistikismo traktas nuntempon kiel malklaran kaj torditan speguliĝon de la grandega nekonata vivo, kiu troviĝas malantaŭ ni; nuntempo ja estas ombro kaj iluzio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ĉiuj amasaj movadoj penas humiligi nuntemponn, bildigante ĝin kiel mizeran paŝon al glora estonteco, nura tapiŝeto sur la sojlo de la ora epoko»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasa movado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La religiaj movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la mondo; la socialaj revolucioj parolas pri la ora epoko, kiam la homoj estis liberaj, egalaj kaj sendependaj; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Preteco al sinofero en la homo estas des pli alta, ol pli for li estas de realo. La faranta konkludojn surbaze de sia persona sperto kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo de martireco. Sinofero estas ago malracia. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiuj amasaj movadoj pro tio klopodas bari siajn adeptojn de la realo per nepenetrebla por la faktoj ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absoluta vero estas esprimita en ilia doktrino, ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sankta skribo de la movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam la movado komencas perfektigi sian doktrinon, fari ĝin pli komprenebla — tio estas klara signo de tio, ke periodo de ĝia aktiva evoluo finiĝis. Nun ĝi plej interesiĝas pri sia stabiliĝo… por stabileco de la reĝimo ĝi bezonas fidelecon de la intelektularo, por kio doktrinon oni faras komprenebla — ne por tio kompreneble por kaŭzi sinoferon en la amasoj, sed por allogi al si intelektularon. Kiam doktrino ĉesas esti nekomprenebla, ĝi devas esti almenaŭ malklara: se ĝi iĝas kaj komprenebla kaj klara, ĝi devas esti almenaŭ nekontrolebla. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Gvidanto de la amasa movado havas nesupereblan abomenon al nuntempo — al ĉiuj ĝiaj faktoj kaj obstakloj, eĉ al geografio kaj vetero. Li esperas pri mirakloj. Kiam lia situacio iĝas senespera, lia malamo al nuntempo (lia nihilismo) kreskas. Li prefere detruos sian landon, pereigos sian popolon ol kapitulacos»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasaj movadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ne eblas prognozi ĝis kia ekstrema kruelo kaj senkompato povas iri homo, kiam li estas tute libera je la timo de ŝanceliĝoj, duboj kaj konscienco — de tio, kio estas normala por konscio de la memstara persono. Kiam ni perdas nian personan sendependecon en kolektiveco de la amasa movado, ni trovas por ni novan liberecon — liberecon malami, timigi, mensogi, turmenti, murdi, perfidi sen honto kaj konsciencriproĉoj. En tio ja estas parto de tio, per kio allogas la amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Propagando per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni homojn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la amasa movado starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi perforte»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Streboj konverti la homojn je sia kredo kaj domini super la mondo estas verŝajne simptomoj de la interna manko de la movado. Kaj la apostoloj, kaj konkistadoroj, same kiel la rifuĝintoj, direktiĝintaj al malproksima lando — ĉiuj ili fakte fuĝis de kondamniteco en sia hejmo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Verŝajne kvalito de la ideoj ludas malgrandan rolon en la gvidado de la amasaj movadoj. Gravas majesta gesto, kompleta neglekto de la opinio de la aliaj, solula defio al la mondo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Sen intenca tordado de la faktoj la amasa movado ne povas ekzisti. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasa movado kutime ne aperas ĝis ne estas diskreditigita, makulita la ekzistanta ordo. Diskreditigo tiu okazas ne aŭtomate, rezulte de krudaj eraroj kaj fiuzado de la potenculoj, sed ĝi estas rezulto de intenca laboro de la malkontentaj “homoj de la vorto”. Tie, kie la “homoj de la vorto” mankas aŭ kie ili ne montras malkontenton, la ekzistanta ordo, eĉ se malsukcesa kaj venenita de korupto, povas longe konserviĝi ĝis ĝi detruiĝos kaj falos per si mem. Aliflanke, sendube valora kaj energia ordo povas esti faligita, se ĝi ne sukcesos ricevi fidelecon de eta malplimulto de la “homoj de la vorto”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Diferenco inter la “homoj de la vorto”, fanatikuloj kaj “homoj de la ago” estas proksimuma… Tiaj homoj kiel Ghandi kaj Trockij estis unue “nepraktikaj homoj de la vorto”, sed poste montris esceptajn administrajn kaj armeestrajn talentojn. Mahomedo komencis kiel la “homo de la vorto”, kaj poste transformiĝis je la senbrida fanatikulo kaj fine montris sian mirindan praktikan intelekton. La fanatikulo Lenin estis nekomparebla “homo de la vorto” kaj nekomparebla “homo de la ago”. Tiu ĉi klasifiko necesas por kompreno, ke grundo por la amasa movado estas preparata plej bone de la “homoj de la vorto”. Kreskigado de la movado postulas karakteron kaj trajtojn de la fanatikulo, kaj stabiligado de la movado estas afero plejparte por praktikuloj, “homoj de la ago”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Stabileco de la Ĉina imperio, same kiel de la Antikva Egiptio, klariĝas per proksima unio inter la reganta burokrataro kakj la sciencistoj. Estas interese, ke la Tajpinga ribelo — la sola serioza amasa movado en Ĉinio en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longan ekzistadon la Romia imperio ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun la grekaj “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis la leĝojn kaj la civilizon al siaj konkerintoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La francaj verkistoj de la 18-a jarcento prezentas la plej trafan ekzemplon de pionireco de la intelektularo en la amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismaj movadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentaj intelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Senpera rezulto de la amasa movado kutime kongruas kun tio, kion volas la popolaj amasoj. Pri tio neniu trompas ilin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …tuj post kiam la movado stariĝas sur relojn, la potenco transiras je la manoj de tiuj, kiuj ne kredas je la persono kaj nek estimas ĝin. Tiuj homoj venkas ne tiom pro tio ke ilia malestimo de la homa persono faras ilin kruelaj, kiom pro tio ke ilia esenco sufiĉe kongruas kun la ĉefa pasio de la amasoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam venis ĝusta momento, nur fanatikulo povas veki la vere amasan movadon. Amasa malkontento, kaŭzita de la batalemaj “homoj de la vorto”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensenca ribelo, kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitaj reformoj, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉia ŝanĝo de la ŝtata potenco limiĝas je transiro de la regado de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« De kie aperas la fanatikulo? plejparte el vicoj de la nekreemaj “homoj de la vorto”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea laboro kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al nuntempo. Li havas deziron korekti, ne detruadi. Kiam la amasa movado trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li reformoj estas malprofundaj kaj la vivo daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta ĥaoso. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la venko super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj sinofero, tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj malsukcesintoj, fanatike neantaj nuntempon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Eĉ pli, ĉar la vera “homo de la vorto” ne povas sincere kaj longe subpremadi siajn kritikajn kapablojn, li senevite estas konsiderata herezulo. Do se la krea “homo de la vorto” ne sufokos la novnaskitan movadon en la alianco kun la “homoj de la ago” aŭ se li mem ne mortos ĝustatempe, do li verŝajne finos en soleco aŭ sub kugloj ĉe muro. »
— La vera kredanto [1951]
 
« Por evoluo de la amasa movado la fanatikulo estas danĝera pro tio, ke li ne povas halti…. Li plu strebas al ekstremoj. Do laŭvorte sekvan tagon por la venko plejparto de la amasaj movadoj ekkverelas. Pasio, hieraŭ trovinta eliron en la senkompromisa lukto kontraŭ ekstera malamiko, ekmontriĝas en ardaj disputoj kaj frakcia lukto. Ellaboriĝis kutimo malami kaj kiam ne plu haveblas submane detruendaj malamikoj la fanatikuloj direktas sian furiozon kontraŭ la aliaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Nur apero de la prakitka “homo de la ago” povas savi atingojn de la movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La vojon al la amasa movado kreas la “homoj de la vorto”, realigas la movadon la fanatikuloj, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi rolojn plenumu malsamaj homoj — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime fiaskas. La faŝisma kaj nazia movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikeco de Hitlero, lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la 1930-aj jaroj la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al Hering kaj ĝi postvivus. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La “homoj de la vorto” kaj fanatikuloj — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj manoj de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas obeemon je disciplino, piaj frazoj kaj arda propagando donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco.
La nova ordo estas prezentata kiel granda fino de la esperoj kaj lukto de la frua periodo de la movado. Por doni al la nova ordo fortikecon kaj longdaŭrecon la “homo de la ago” vaste uzas pruntitajn metodojn. Li pruntas de ĉie ajn: de la proksima kaj malproksima, de la amikoj kaj malamikoj. Li eĉ sin turnas al pasinteco kaj la ordo, faligita de lia movado, kaj vaste uzas multajn malnovajn metodojn por konservado de la reĝimo, tiel nevole starigante ligon kun pasinteco. Manieroj de absoluta diktaturo estas tre karakteraj por tiu ĉi etapo de la movado kaj estas ne tiom metodo, kiom sopiro de la potenco. Bizancismo en la movado kutime renkontiĝas dufoje: ĉe leviĝo kaj en la periodo de la degenero. Ĝi estas esprimo de la deziro atingi stabilajn formojn kaj povas esti aplikata por formi ion senforman aŭ por deteni kune tion, kio disfalas je partoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Sub gvidado de la “homo de la ago” la amasa movado ĉesas esti azilejo de agonio kaj pezeco de individua ekzistado kaj iĝas rimedo por plenumado de streboj de ambiciuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« [pri la fina fazo de la amasa movado] Koncerne la malkontentulojn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ nuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin paciencaj kaj obeemaj. La movado proponas al la malkontentuloj esperon pri fora estonteco, revon-fantomon. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la potenco por prosperuloj unuflanke kaj je opio por la popolo aliflanke. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La movado ne povas esti bonkora, ia ajn estu ĝia kredo, ia ajn estu celo de la movado, se ĝia aktiva fazo daŭras tro longe, speciale se ĝi daŭras ankaŭ post kiam la movado komplete ekhavis la potencon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam aktiva fazo de la movado estas ne tro longa kaj dum ĝi ne okazis tro grandaj sangoverŝadoj kaj detruadoj, ĝia fino, speciale se neatendita, ofte liberigas la fortojn por krea eksplodo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Aktiva fazo de la movado per si mem estas senfrukta. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ĉar en leviĝo de la amasa movado decidan rolon kutime ludas “homoj de la vorto”, do evidente edukita malplimulto necesas por subtenado de energio en la socia organismo. Kompreneble ne indas ke la “homoj de la vorto” estu proksimaj aliancanoj de la potenculoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Neniam dubu ke grupeto da pensemaj, dediĉitaj civitanoj povas ŝanĝi la mondon. Estas nur tiel, ke ĝi iam okazis. » « Never doubt that a small, group of thoughtful, committed citizens can change the world. Indeed, it is the only thing that ever has. »
— Margaret Mead
 
« Kiam oni entreprenas ion, oni tuj havas kontraŭ si tri homgrupojn: Tiuj, kiuj faras la samon, tiuj, kiuj faras la malon, kaj tiuj, kiuj faras nenion. »
— Rémy Chauvin
 
« Saĝuloj elpensas novajn pensojn, kaj malsaĝuloj disvastigas ilin. » « Weise erdenken neue Gedanken, und Narren verbreiten sie. »
— Heinrich Heine
 
« Ne lasu vin forlogi en la penson ke tio kio ne gajnas profiton estas senvalora. » « Don't be seduced into thinking that that which does not make a profit is without value. »
— Arthur Miller
 
« La granda malamiko de scio ne estas eraro, sed malvigleco. Ni volas nenion krom diskuto; kaj tiam ni sendube progresos, spite de ajnaj fuŝaĵoj. Unu eraro konfliktas kun alia, ĉiu neniigas sian kontraŭulon, kaj la vero estas disvolviĝinta. » « The great enemy of knowledge is not error, but inertness. All that we want is discussion; and then we are sure to do well, no matter what our blunders may be. One error conflicts with another, each destroys its opponent, and truth is evolved. »
— Henry Thomas Buckle
 
« La lingvo kaj la imperio ĉiam kunis. » « Siempre la lengua fue compañera del imperio. »
— Antonio de Nebrija, La Gramática Castellana, 1492
 
« Mi estas nur inmigrinto kiu provas protekti la anglan lingvon kontraŭ ĝiaj denaskaj parolantoj » « I'm just an immigrant trying to protect the English language from its native speakers. »
— Mar Cardenas Loutzenhiser
 
« La filozofioj de unu epoko fariĝis la absurdaĵoj de la venonta, kaj la malsaĝo de hieraŭ fariĝis la saĝo de morgaŭ. » « The philosophies of one age have become the absurdities of the next, and the foolishness of yesterday has become the wisdom of tomorrow. »
— William Osler, Montreal Medical Journal
 
« Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo ? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo : sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito. »
— Napoléon Bonaparte
 
« La ekzisto de Esperanto kiel homa realaĵo multon ŝuldas al la inspira fakto ke iuj persiste tradukis literaturaĵon en ĝin, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj.[5] »
— José Antonio Vergara

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.
  2. Citaĵo el: Wells H. G. The Outline of History. 1922. p. 482-482).
  3. Rusa ortodoksa sekto.
  4. Epistolo al la Romianoj. 8:25.
  5. Citita en Libera Folio 2010-09-27