Morgaŭ
Aliaj projektoj
Morgaŭ en Vikipedio

Morgaŭ nn la tago tuj venonta post la hodiaŭa.[1]

Citaĵoj redakti

 
« La agoj de hodiaŭ fariĝas la precedencoj de morgaŭ. »
— F. Herschell
 
« Hieraŭ pasis. Morgaŭ estas nur sonĝo. Hodiaŭ estas donaco, amu ĉiun momenton»
— Femi Obikunle kaj Jeff Kister
 
« Profitu hodiaŭ; fidu morgaŭ kiel eble plej malmulte. »
— Horacio
 
« Politikistoj kaj ĵurnalistoj dividas la malĝojan sorton devi paroli hodiaŭ pri aferoj, kiujn ĝis morgaŭ ili ne plene komprenos. »
— Helmut Schmidt
 
« La filozofioj de unu epoko fariĝis absurdaĵoj de la sekva, kaj la malsaĝeco de hieraŭ fariĝis la saĝo de morgaŭ. » « (angle) The philosophies of one age have become the absurdities of the next, and the foolishness of yesterday has become the wisdom of tomorrow. »
— William Osler

Zamenhofa proverbaro redakti

 
« Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

Vidu ankaŭ redakti