Modo estas nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon.

Modo
Modo
Modo
Aliaj projektoj
Modo en Vikipedio
Modo en Komuneja kategorio
Modo en Vikivortaro
Citaĵo
« Imagu la belan, kvazaŭ absorbintan la tutan energion de la malbela: vi ricevos la modon… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Pri deontologio de la opinisondadoj (aŭ amaskomunikiloj) paroli estas same sensence kiel paroli pri deontologio de la modo — ne ekzistanta pro tio, ke ĝia movforto iĝis ne konstanta ludo pri kontraŭstarigo de la bela kaj la malbela, sed tiu pri nediferencigo de tiuj ĉi polusoj kaj pri ilia nediferencigebla turniĝado en la ĝeneraligita efekto de la tento»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]