Mobilizado estas tuto de la aranĝoj, necesaj por militpretigi la fortojn homajn kaj industriajn de iu lando.

Mobilizado
Mobilizado
Mobilizado
Aliaj projektoj
Mobilizado en Vikipedio
Mobilizado en Komuneja kategorio
Mobilizado en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Tio sonas paradokse, sed absolutaj regantoj de la 18-a jarcento ne estis tiom ĉionpovaj por mobilizi ĉiujn resursojn por milito kiel tio okazis, kiam religio, aŭ ideologio, aŭ registaro elektita de popolo povis kaŭzi grandegan emocian leviĝon. Ili estis limigitaj per tradicioj kaj eble per malstabileco de propra stato, ne povis enkonduki enspezimpostojn kaj multajn aliajn impostojn, proprajn al nia tempo. Tio do limigis volumenon de la naciaj riĉaĵoj, kiu potenciale povintus esti destinita por defendo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Neceso de samtempa mobilizado de ĉiuj membroj de alianco firme enradikiĝis en la cerboj de la eŭropaj gvidantoj, kio iĝis la ĉefa principo de solenaj diplomatiaj interagoj. Celo de la aliancoj nun estis jam ne garantio de subteno post komenco de la milito, sed garantio de tio, ke ĉiu el la aliancanoj okazigos mobilizadon laŭeble plej rapide kaj, kiel oni atendis, pli frue ol iu ajn malamiko… Tiu proceduro de la Lasta juĝo efike eligis casus belli el sub iu ajn politika kontrolo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Milita konvencio, realiginta ideojn de Nikolaj Obruĉev, estis subskribita la 4-an de januaro 1894. Francio kaj Rusio interkonsentis okazigi samtempan mobilizadon, se mobilizadon okazigos iu ajn el la membroj de la Triopa Unio pro iu ajn kialo. Maŝino de la Lasta Juĝo estis preta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Alfred von Schlieffen ellaboris planon de decida kaj rapida venko en unu fronto kun posta translokado de la fortoj kontraŭ alia malamiko, tiel atingante konvinkan rezulton ĉe ambaŭ frontoj. Ĉar rapida kaj decida atako en oriento ne eblis pro malrapida ritmo de la rusia mobilizado, kiu kiel oni supozis povus okupi ses semajnojn, kaj pro vasteco de la rusia teritorio, Schlieffen decidis venki la francan armeon la unuan eĉ ĝis kiam la rusia armeo estos komplete mobilizita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Aŭstrio-Hungario komence de la Unua mondmilito] Do mobilizaj planoj, kiuj faris la militon neevitebla, estis lanĉitaj ĝuste de tiu lando, kies armeo reale ekbatalis nur post kiam jam okazis la plej grandaj bataloj en okcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Kaj la caro kaj la imperiestro dezirus iri laŭeble for de senpera minaco de milito, sed neniu el ili sciis kiel tion fari – la caro pro tio ke oni malebligis al li aranĝi partan mobilizadon, la kaiser ĉar li ne povis fari mobilizadon nur kontraŭ Rusio. Ambaŭ estis dispremitaj de milita maŝino, kiun ili mem helpis konstrui kaj kiu, estinte ekfunkciigita, jam estis nerenversebla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Komenco de mobilizado ne plu povas esti konsiderata paca ago, tio estas la plej decida milita ago. »
— Nikolaj Obruĉev, Memora notico al Nikolaj Girs, ministro pri eksteraj aferoj de la Rusia imperio [La 7-a (19-a) majo de 1892]

Vidu ankaŭ redakti