Mir Hosejn MUSAVI Ĥamene (Perse: میرحسین موسوی خامنه; naskiĝis la 2-an de marto 1942) estas irana reformista politikiso, pentristo kaj arkitekto, kiu deĵoris kiel la 5-a kaj lasta ĉefministro de la Islama Respubliko de Irano de 1981 al 1989. Musavi nune estas la prezidanto de la Irana Akademio de Artoj kaj estis kandidato por la 2009 prezidanteca voĉdono.

Mir Hosejn Musavi
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Estas du manieroj por alfronti la landajn problemojn. Unu estas per mastruma stilo bazita sur aventurismo, malstabileco, ludado, troigoj, misfaroj, sekretemo, memgraveco, malprofundeco kaj ignorado de la leĝo. La dua maniero baziĝas sur realismo, respekto, malfermiteco, kolektiva saĝo kaj evitado de ekstremismo»
— Mir Hosejn Musavi