Michael Jackson

Usona pop-muzikisto, spektaklisto kaj dancisto (1958–2009)

Michael Joe JACKSON (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1958 en Gary, Indianao - mortis la 25-an de junio 2009) estis usona pop-kantisto, muzikisto, spektaklisto, dancisto, mirinfano. Li estis inter la plej famaj kaj skandalopersekutitaj steluloj de la mondo.

Michael Jackson
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Mensogoj kuras sprinton sed la vero kuras maratonojn. » « (angle) Lies run sprints but the truth runs marathons. »
— Michael Jackson

Pri la aŭtoro redakti

 
« Rigardu Michael Jackson. Li estas soleca mutanto, antaŭulo de la totala kaj pro tio majesta miksiĝo de la rasoj, reprezentanto de nova raso. Al la nunaj infanoj mankas iuj ajn obstakloj survoje al socio de miksitaj rasoj: ĝi estas ilia universo kaj Michael Jackson aŭguras tion, kion ili imagas kiel idealan estontecon. Al tio necesas aldoni, ke Michael Jackson transformis sian vizaĝon, kaj rektigis la harojn, kaj heligis la haŭton — do li tre skrupule kreis sin mem. Tio transformis lin je inocenta, pura infano, je artefarita, fabela dugenra persono, kiu pli verŝajne ol Kristo kapablos ekregi la mondon kaj pacigi ĝin, ĉar li estas pli valora ol la infano-dio: tio estas infano-protezo, embrio de ĉiuj eblaj formoj de la mutacio, kiuj verŝajne liberigos nin je aparteno al certaj raso kaj genro»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]