Mezepoko

periodo de eŭropa historio ekde la 5-a jarcento ĝis la 15-a

Mezepoko en la eŭropa historio estas epoko inter la antikva kaj moderna epokoj, kiun oni ĝenerale kalkulas de la ruiniĝo de la okcidenta Romana imperio (476) ĝis la venkopreno de Konstantinopolo far la turkoj (1453).

Mezepoko
Mezepoko
Mezepoko
Aliaj projektoj
Mezepoko en Vikipedio
Mezepoko en Komunejo
Mezepoko en Komuneja kategorio
Mezepoko en Vikivortaro

Erich Fromm redakti

 
« Ĉiuj ekonomiaj kaj sociaj fortoj, karakteraj pro la nuntempa socio, burĝonis ene de tiu mezepoka jam en la 12-a, 13-a kaj 14-a jarcentoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri mezepoko] Kvankam tiutempe ne ekzistis individuismo en la nuna senco de nelimigita elekto de vivovojoj (tiu libereco de elekto grandparte estas abstrakta), tamen havevblis sufiĉe multe da manifestiĝoj de konkreta individuismo en reala vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri mezepoko] En rilato al dio estis oble pli da konfido kaj amo, ol dubo kaj timo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La mezepoka socio ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La homo estis ankoraŭ ligita al la mondo per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia rolo (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mezepoka komerco, kiel montris Sombart, estis farata ĉefe de multo da etaj entreprenistoj. Pogranda kaj pomalgranda komercoj ankoraŭ ne apartiĝis unu de la alia… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoronLaboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Opinioj de Lutero mem pri ekonomiaj aferoj eĉ pli ol opinioj de Kalvino, restis tipe mezepokaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Procezo de detruado de la mezepoka socio daŭris kvarcent jarojn kaj en nia tempo finiĝas. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la fino de Mezepoko] La homon, timigitan je ĵus akirita libereco, kaptis bezono dampi siajn dubojn kaj timojn helpe de febra agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Marshall McLuhan redakti

 
« Ĝis 1700 pli ol duono de ĉiuj eldonataj libroj estis antikvaj aŭ mezepokaj. Do al la unua legantaro, konsumanta presitan vorton, estis donacita ne nur la antikveco, sed ankaŭ la mezepoko. Kaj plej popularaj estis mezepokaj tekstoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« En la eduka sfero la kutima divido de lernoplano je la fakoj arkaiĝis same kiel post alveno de la Renesanco arkaiĝis la mezepokaj trivium kaj kvadrium. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Thomas Szasz redakti

 
« …la nuntempa kuracisto, kaj speciale psikiatro, sisteme neas ligon al siaj mezepokaj antaŭuloj — humiligitaj kaj misfamigitaj resanigistino kaj sorĉistino. Li preferas spuri sian originon senpere de malnovgrekaj lernantoj de Hipokrato, ignorante per malkomforta silento la Mezepokon… Liaj prauloj, deklaras li, estis edzoj de Dio. Efektive ili estis edzinoj de Satano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« La Mezepoko havis siajn idealajn tipojn por la bono kaj la malbono, sed ankaŭ ni ilin havas. Por ĝi tio estis armita kavaliro kaj nigra sorĉistino. Por ni tio estas homoj en blankaj ĥalatoj kaj malica psikopato»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« En mezepoko ambaŭ flankoj de la konscio rilate la eksteran mondon kaj sian internan “mion” kvazaŭ dormetis sub komuna kovrilo. La kovrilo estis teksita el senkonsciaj kredoj, naivaj ideoj kaj superstiĉoj; la tuta mondo kun sia historio prezentiĝis tra tiu ĉi kovrilo en specifa koloro, kaj la homo ekkonis sin nur laŭ rasaj specifaĵoj aŭ laŭ signoj, diferencigantaj popolon, partion, korporacion, familion, alivorte nocio de la personeco ligiĝis ĉiam al iu ĝenerala formo. »
— Jacob Burckhardt, La kulturo de Renesanco en Italio [1860]

Vidu ankaŭ redakti