Mesaĝo
Aliaj projektoj
Mesaĝo en Vikipedio
Mesaĝo en Komuneja kategorio
Mesaĝo en Vikivortaro

Mesaĝo estas parolaskriba informo, sendita de unu persono al alia.

Citaĵo
« Elektra lumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …prezentante en du dimensioj internan kaj eksteran flankojn, supraĵon, fundamenton, vidon de malantaŭe, vidon de antaŭe kaj ĉion alian, kubismo forĵetas iluzion de perspektivo por momenta sensa percepto de la tuto. Kaptinte tujan tutecan ekkonscion, kubismo neatendite anoncis al ni, ke komunikilo estas mesaĝo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Antaŭ apero de elektra rapideco kaj totala kampo tio, ke komunikilo estas mesaĝo estis ne tiom evidenta. Oni pensis, ke mesaĝo estas “enhavo”, kaj homoj kutimis demandi, ekzemple, pri kio estas tiu pentraĵo. Dume ili neniam eĉ pensis demandi, pri kio estas tiu melodio aŭ pri kio temas tiu domovesto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĝis aperis telegrafo, mesaĝoj ne povis vojaĝi pli rapide ol mesaĝisto. Antaŭe la vojoj kaj skriba vorto estis forte interligitaj. Nur post alveno de telegrafo informo apartiĝis de tiaj firmaj portiloj kiel ŝtono kaj papiruso, grandparte same kiel antaŭe mono apartiĝis de ledo, valorbriko kaj metaloj, iĝinte finfine papera»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]