Maurice Genevoix

franca verkisto (1890 - 1980)

Maurice GENEVOIX (naskiĝis la 29-an de novembro 1890 en Decizes [Nièvre]; mortis la 8-an de septembro 1980) estis franca romanisto, de 1958 ĝis 1973 "Ĉiama Sekretario" de la Franca Akademio, granda amiko de la Internacia Lingvo.

Maurice Genevoix
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Esperanto tute ne estas unuforma, robota lingvo sed, male, lingvo natura kaj fleksebla. Esperanto kapablas esprimi la plej subtilajn nuancojn de pensoj kaj sentoj; ĝi sekve ebligas esprimiĝon maksimume ĝustan, literaturan kaj estetikan, kaj povas kontentigi la plej ofendiĝemajn, la plej detalemajn homojn; ĝi ne povas ofendi la fidelulojn de la naciaj lingvoj.[1] »
— Radia intervjuo (1959)
 
« Tio kion mi deziras, kaj vigle deziras, kaj tutkore deziras, estas ke la nacioj zorgu unue pri ĉio kio povas ilin interproksimigi, pri ĉio kio povas konduki ilin al interkompreniĝo kaj toleremo - kaj en tiu tereno dua lingvo, vere internacia kaj komuna, povas havi -memkompreneble- tre altan konsekvencon senpreze bonfari al la estontaj generacioj... Mi scias kiu estas Zamenhof, mi scias ke vi tradukis ĉefverkojn kiuj apartenas al la komuna havaĵo de la universala literaturo kaj ke vi cetere devus daŭrigi laŭ ĉi tiu vojo...[1] »

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
  Trovu «Maurice Genevoix» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»