Matriarkeco estas socia organizo, en kiu la virinoj estras sian familion kaj donas sian nomon al la infanoj.

Matriarkeco
Matriarkeco
Matriarkeco
Aliaj projektoj
Matriarkeco en Vikipedio
Matriarkeco en Komuneja kategorio
Matriarkeco en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Anstataŭulo de la patro iĝis iu forta, eble komence ankaŭ timiganta besto. Tia elekto povas ŝajni al ni stranga, tamen abismo, kiun poste la homo fosis inter si kaj la besto, ne ekzistis por prahistoriaj homoj, same kiel ĝi ne ekzistas por niaj infanoj, kies bestofobiojn ni sukcesis malĉifri kiel formojn de timo de la patro»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Evidente patrinaj dioj aperis en epoko de limigado de matriarkeco kaj servis por kompensi la damaĝon de la repuŝata patrino»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Wilhelm Reich redakti

 
« Matriarkeco, kies ekzistado estis pruvita de historiistoj, kongruas ne nur al strukturo de natura laborista demokratio, sed ankaŭ al socio, bazita sur natura sekseco. Aliflanke, patriarkeco havas aŭtoritatan ekonomion kaj ĝia seksa-energia strukturo estas karakterizata de katastrofeco. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Laŭ patriarkecaj postuloj, naiva sentemo de matriarkeco akiras formon de lasciva volupto de makabraj fortoj. Dioniza fonto transformiĝas je “peka sopiro”, kiu en patriarkeca kulturo estas traktata kiel ĥaosa kaj “malpura”. Seksaj rilatoj akiras distorditan, lascivan karakteron kaj patriarkeca homo unuafoje trafas katenojn de ideologio, en kiu la seksa kaj malpura, seksa kaj vulgara aŭ demona estas asociataj kiel neapartigeblaj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Tamen la matriarka komplekso kun ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj tute ne malaperis de sur scenejo de la nuntempa vivo de la Okcidento. Ĝia pozitiva enhavo — principoj de egaleco, netuŝebleco de la vivo, rajto de ĉiuj homoj je partopreno en uzado de la fruktoj de la naturo — speguliĝis en ideoj de la natura juro, humanismo, filozofio de la Klerismo, kaj ankaŭ en la finaj celoj de la demokratia socialismo. Komuna por ĉiuj ĉi ideoj estas imago pri tio, ke ĉiuj homoj estas idoj de la Patrino-Tero, ke ĉiuj ili havas rajton je feliĉo, je tio ke la tero nutru ilin, kaj neniu devas pruvi tiun ĉi rajton, postulante iun specialan pozicion en la socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ redakti