Manifesto de la Komunista Partio

manifesto pri teorio de celoj de komunismo; verkita de K. Marx kaj F. Engels, eldonita je 1848

Manifesto de la Komunista Partio (germanlingve: Manifest der Kommunistischen Partei), ofte nomata Komunista Manifesto, estis publikita la 21-an de februaro 1848 kaj estas unu el la plej influantaj politikaj traktaĵoj. Ĝin verkis Karl Marx kaj Friedrich Engels, komisiitaj de la Komunista Ligo, kies celoj estas esprimitaj en la teksto. Ĝi insistas pri historio de klasbataloj kaj proponas agovojon al proletara revolucio celanta forigi la burĝaron el la regado de la ŝtato por poste veni al senklasa socio.

Manifesto de la Komunista Partio
Aŭtoro: Karl Marx kaj Friedrich Engels
Manifesto de la Komunista Partio
Manifesto de la Komunista Partio
Aliaj projektoj
Manifesto de la Komunista Partio en Vikipedio
Manifesto de la Komunista Partio en Komunejo
Manifesto de la Komunista Partio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Trad: Vilhelmo Lutermano eldonejo Monda Asambleo Socia (MAS) 2015 el ŝutelba PDF ĉe marxists.org
 
« La tuta socioj disfendiĝas pli kaj pli en du grandajn malamikajn tendarojn, en du grandajn klasojn starantajn rekte unu kontraŭ la alia: burĝaron kaj proletaron»
— p. 66
 
« De jardekoj la historio de industrio kaj de la komerco estas nur la ribelado de la modernaj produktadfortoj kontraŭ la modernaj produktadkondiĉoj, kontraŭ la proprietkondiĉoj, kiuj estas la vivkondiĉoj de la burĝaro kaj de ties regado»
— p. 71
 
« El ĉiuj klasoj, kiuj hodiaŭ kontraŭstaras al la burĝaro, nur la proletaro estas vere revolucia klaso. »
— p. 77
 
« Ĉia ĝisnuna socio baziĝis, kiel ni vidis, sur la antagonismo de subpremantaj kaj subpremataj klasoj. »
— p. 78
 
« La komunistoj povas resumi sian teorion en tiu ĉi sola esprimo: forigo de la privata proprieto. »
— p. 80
 
« La mezuma prezo de dunglaboro estas la minimumo de la salajro, t.e. la sumo de vivrimedoj necesaj por vivteni la laboriston kiel laboriston. »
— p. 81
 
« ...la burĝara socio devintus jam delonge perei pro inerto; ĉar tiuj, kiuj en ĝi laboras, ne akiras, kaj tiuj, kiuj akiras ne laboras. »
— p. 83
 
« La regantaj ideoj de epoko estis ĉiam nur ideoj de la reganta klaso»
— p. 86
 
« La komunisma revolucio estas la plej radikala rompo de la tradiciaj proprietrilatoj; ne mirige, ke en ĝia evoluo oni plej radikale rompas la tradiciajn ideojn»
— p. 87
 
« Per unu vorto, la komunistoj subtenas ĉie ĉiun revolucian movadon kontraŭ la ekzistantaj sociaj kaj politikaj cirkonstancoj»
— p. 104
 
« Tremu la regantajn klasojn pro komunitaj revolucioj. La proletoj povas en ĝi nenion perdi krom siajn katenojn. Ili povas gajni mondon. »
— p. 104
 
« Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu»
— p. 104
 
« Do en la burĝa socio pasinteco dominas la nuntempon, en la komunista socio la nuntempo dominas la pasintecon. En la burĝa socio kapitalo havas sendependecon kaj individuecon, dum la laboranta individuo estas senigita je memstareco kaj senpersonigita. »
— Karolo Markso, Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio [1848]

Pri ĝi redakti

 
« Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologian eraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivan optimismon de la 18-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ redakti