Magio estas tuto de la procedoj kaj ritoj per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj.

Magio
Magio
Magio
Aliaj projektoj
Magio en Vikipedio
Magio en Komuneja kategorio
Magio en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo»
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero

Thomas Szasz redakti

 
« Ĝis lastaj jardekoj plejparto de la medicina praktiko estis serio da magiaj agoj kaj en psikiatrio eĉ pli. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Naturo sentas al malpleno nek amon, nek malamon, tamen homoj sendube ne eltenas fenomenojn, al kiuj mankas klarigoj kaj problemojn al kiuj mankas solvoj. Pro tio magio kaj religio estas la veraj prauloj de raciismo kaj scienco»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ redakti