Henry John Temple, 3a Vicgrafo Palmerston, OĜ, OB, membro de la Privata Konsilantaro (naskiĝis la 20an de oktobro 1784 — mortis la 18an de oktobro 1865) estis brita politikisto, ĉefministro en 1855—1858 kaj 1859—1865.

Lord Palmerston
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« [fine de la 19-a jarcento] Minaco de milito en nia tempo devenas… de interna politiko de landoj, kie malfortan registaron kontraŭstaras forta naciisma movado»
— Lord Palmerston
 
« Ni ne havas eternajn aliancanojn kaj konstantajn malamikojn»
— Lord Palmerston
 
« Niaj interesoj estas eternaj kaj nia devo estas sekvi tiujn interesojn. »
— Lord Palmerston
 
« Senŝanĝa principo, surbaze de kiu agadas Anglio, estas agnosko kiel laŭleĝa de tiu organo de la lando, kiun la lando konscie preferos por si mem. »
— Lord Palmerston

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Laŭ opinio de Palmerston, Rusio “sekvis sistemon de ĉiuflanka agreso en ĉiuj direktoj, parte pro personaj ecoj de imperiestro [ Nikolao la 1-a ] kaj parte pro senŝanĝa sistemo de regado”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti