Libido estas psika energio, fontanta el instinktoj (en la Freŭda teorio, el la seksa) kaj aliiĝanta dum la psika disvolviĝo, jen per orientiĝo al novaj objektoj, jen per ŝanĝo en la maniero manifestiĝi.

Libido
Libido
Libido
Aliaj projektoj
Libido en Vikipedio
Libido en Komuneja kategorio
Libido en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Libido sekvas la vojojn de narcisisma bezono kaj ligiĝas al la objektoj, garantiantaj ĝian kontentigon. Tiel patrino, kontentiganta malsaton de la infano, iĝas la unua objekto de lia amo kaj certe la unua baro kontraŭ ĉiuj nebulaj, minacantaj danĝeroj de la ekstera mondo, ni diru, la unua azilo kontraŭ timo. En tiu sia funkcio la patrino baldaŭ estas repuŝata de la pli forta patro, al kiu funkcio de protekto ekde tiam estas fiksata por la tuta infanaĝo. Al rilatoj al la patro tamen propras siaspeca ambigueco. Li mem estas minaco, eble pro la karaktero de siaj rilatoj kun la patrino. Do la patron oni ne malpli timas ol oni tiriĝas al li kaj adoras lin. »
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]

Carl Gustav Jung redakti

 
« …dum mi strebas subigi rezistantan objekton al mia volo, mia tuta esto poiomete engaĝiĝas je rilato al la objekto, sekve de kio pro forta okupado de libido, kio tiel dirite, entiras parton de mia esto en la objekton. Tio kaŭzas partan identigon de mi kun la objekto, surbaze de simileco inter iuj elementoj de mia persono kaj de esenco de la objekto. Tia identigo tuj translokas konflikton en mian propran animon»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …malpleno en la konscio aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de libido en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome kompleksoj de rememoroj pri la individua pasinteco, kaj unuavice la gepatra komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de infanaĝo kaj unuavice rilato al la gepatroj. Fantazioj, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la patraj kaj patrinaj dioj; ili ja vekas ankaŭ la religian rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn sentojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« [pri libido] … ĝi signifas la energion de la viva procezo mem. Leĝoj de libido estas laŭsence leĝoj de la viva energio. Libido kiel nocio pri energio estas kvanta formulo por fenomenoj de la vivo, kiuj kiel sciate, havas malsamajn gradojn de intenseco. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Kvankam ideoj de Reich estas bazitaj sur la origina koncepto de Freŭdo — la teorio de “libido” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al ĝuo, ke farata al li doloro estas flankaj rezultoj, ne la celo en si mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ redakti