Langrompiloj

frazo, prononci kiun estas intence tre malfacile; ekz. “ŝi ŝerce ŝanĝis la ŝarĝaĵon”

Langrompilo estas frazo, kiu celas defii la artikuladon de la parolanto.

Langrompiloj
Langrompiloj
Langrompiloj
Aliaj projektoj
Langrompiloj en Vikipedio
Langrompiloj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Langrompiloj redakti

 
« Petro, vi la permeson de la patro nepre prenu por partopreni entreprenon. »
 
« Ĉu ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas? »
 
« La scivolema sciuro sekvis la aŭtoron, ĉu vi tion-ĉi scias? »
— Roland Platteau
 
« La oleoj el ajlo jam je junio junas. »
 
« Ĉu ŝi scias se ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron? »
 
« Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l'trotuaro. »
 
« Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn. »
 
« Eĥoŝanĝo ĉiu-ĵaŭde. »
 
« Ĥaoso regis en la monaĥa spirito,kiam la eĥo respondis al li. »
 
« Ne plu ploru, plorulino, pro propra plezuro»
 
« Ŝi, ŝue starante, senŝeligas ŝosojn. »
 
« Ŝi havis ŝancon serĉi ŝercon»
 
« Ĉesis ĉasi ŝtelĉasisto.
Nun li estas ŝtelŝlosisto,
Sed ne ŝakras sur ŝoseo,
Ses ŝparkasojn li priŝtelos. »
— Emilia Pruszyńska