Laboristo

persono kiu laboras

Laboristo estas homo, kiu sin dungigas por laboro.

Laboristo
Laboristo
Laboristo
Aliaj projektoj
Laboristo en Vikipedio
Laboristo en Komuneja kategorio
Laboristo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Min iel malpli interesas la pezo kaj kunvolvaĵoj de la cerbo de Einstein ol la preskaŭa certeco, ke homoj egale dotitaj vivis kaj mortis en kotonkampoj kaj fifabrikoj. » « I am, somehow, less interested in the weight and convolutions of Einstein’s brain than in the near certainty that people of equal talent have lived and died in cotton fields and sweatshops. »
— Stephen Jay Gould
 
« La laborista klaso kaj la mastra klaso havas nenion komunan. Ne eblas ricevi pacon dum malsato kaj diversaj mankoj plagas milionojn da laboristoj kaj dum la malmultaj homoj, kiuj konsistigas la regantan klason, disponas pri ĉiuj havaĵoj. »
— Antaŭparolo de la konstitucio de la Industriaj Laboristoj de la Mondo
 
« Milionoj da homoj laboris por krei ĉi tiun civilizon, pri kiu ni hodiaŭ fieras. Aliaj milionoj, dise tra la globo, laboras por bonteni ĝin. Sen ili post kvindek jaroj restus nenio krom ruinoj. »
— Petro Kropotkin, La konkero de pano, ĉapitro 1-a, parto II-a.
 
« Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon. »
— Eŭgeno LantiVortoj de Kamarado E. Lanti p. 80
 
« Religie, seksume, televide narkotita,

vi tiel saĝa, senklasa, libera sin vidas,

sed ol servutulo vi ne estas plia. »
 « Keep you doped with religion and sex and TV

And you think you're so clever and classless and free

But you're still fucking peasants as far as I can see. »
— John Lennon, "Working Class Hero"
 
« Mi neniel amas la idealigitan "laboriston", kia aperas en la menso de la burĝa komunisto, sed kiam mi vidas efektivan homan laboriston en konflikto kontraŭ sia natura malamiko, la policisto, mi ne bezonas demandi al mi, kies flankon mi subtenas. » « I have no particular love for the idealized ‘worker’ as he appears in the bourgeois Communist’s mind, but when I see an actual flesh-and-blood worker in conflict with his natural enemy, the policeman, I do not have to ask myself which side I am on. »
— George Orwell, Omaĝo al Katalunio
 
« Per la laboro oni konas la laboriston. »
— Jean de La Fontaine
 
« Dio entombigas siajn laboristojn, sed daŭrigas sian laboron. » « (angle) God buries his workmen, but carries on his work. »
— Charles Wesley
 
« En la konstruado de lando malfacilas trovi ne la praktikajn laboristojn, sed la idealistojn kaj planistojn. »
— Sun Jatsen

Erich Fromm redakti

 
« Laborista klaso, diris Markso, estas la plej fremdiĝinta klaso en la socio — jen kial ĝi ekgvidos la lukton por liberiĝo de la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologian eraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivan optimismon de la 18-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sub termino “laboristo” mi ĉi tie kaj plu komprenas ĉiun, kiu vivas per propra laboro, ne ricevante aldonan profiton de dungado de aliaj homoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Karl Marx redakti

 
« Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu! »
— Karl Marx kaj Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio (1848) p. 104
 
« En manufakturo kaj metio laboristo igas la ilon servi al si, en fabriko li servas al maŝino. Tie movado de la laborilo venas de li, ĉi tie li devas sekvi movojn de la laborilo. En manufakturo laboristoj estas membroj de unu viva mekanismo. En fabriko morta mekanismo ekzistas sendepende de ili kaj ili estas aligitaj al ĝi kiel vivaj aldonaĵoj. »
— Karolo MarksoLa Kapitalo

Wilhelm Reich redakti

 
« Naciismaj sentoj ne trovis ĉe industriaj laboristoj tiom klaran esprimon kiel ĉe etburĝoj. Tio klarigeblas per diferencoj en la sociaj vivkondiĉoj kaj — sekve — per pli liberaj familiaj rilatoj [...] Kial industria laboristo estas tiom influema al internaciismo dum etburĝo klare emas al naciismo? En objektiva ekonomia situacio tiun ĉi diferencon oni povus difini nur konsiderante la supremenciitan ligon inter ekonomia kaj familia stato de la industria laboristo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Laboristo, konscianta sian profesian majstrecon, estas libera de psrikologia strukturo de obeemo. Li identigas sin kun sia laboro, ne kun führer, kun internaciaj laboristaj amasoj, ne kun nacio, patrujo. Pro tio li estas kontraŭo de etburĝo. Li sentas sin gvidanto, sed ne danke al sia identiĝo kun führer, sed danke al konsciado de sia plenumado de laboro vive grava por ekzistado de la socio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Ordinara industria laboristo diferenciĝas de etburĝa laboristo per malfermita, senĝena aliro al sekseco, sendepende de lia stulteco kaj konservativismo en la aliaj rilatoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Industriaj laboristoj de la 20-a jarcento havas malmulte da komunaj trajtoj kun proletaro de la tempo de Karolo Markso. Ili grandparte kopiis de burĝaro kutimojn kaj opiniojn [...] okazis malfortiĝo de strukturaj kaj ideologiaj limoj inter diversaj sociaj klasoj»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Faŝismo penetras en aliajn grupojn de laboristoj de ambaŭ flankoj. Penetrado en medion de “marĝena proletaro” (termino kiun ĉiuj kontraŭas) okazas surbaze de rekta korupto. Aliflanke, penetrado en medion de “laborista aristokrataro” okazas helpe de korupto, kaj de ideologia influo. Germana faŝismo kun propra al ĝi senprincipeco promesadis ĉion al ĉiuj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« En la tempo de “trankvila” burĝa demokratio industria laboristo havis du ĉefajn eblecojn: identigi sin kun burĝaro, kiu okupas pli altan pozicion en la socio, aŭ identigi sin kun sia socia klaso, kiu formas sian kontraŭreakcian vivmanieron»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Do necesas konsideri serioza eraro strebon adaptiĝi al konservativismaj streboj de laboristoj per aranĝo de bankedoj kiel “komunikilo kun amasoj”. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« En reakcia strukturo de laboristoj, vestitaj je frakoj, aĉetitaj de iliaj edzinoj por “bankedoj”, estas pli da vero de la vivo ol en centoj da artikoloj. Kompreneble frako kaj hejma festeno kun biero estis nur eksteraj manifestiĝoj de procezo, okazinta en psiko de laboristo, kaj ili atestis pri haveblo de bazo por perceptado de nacional-socialisma propagando. Se faŝisto promesis ankaŭ “malfondon de proletaro”, en plejparto de la kazoj lian sukceson garantiis nome la frako, ne ekonomia programo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Al proletaro de la 19-a jarcento propras obeemo al la sorto. Humoron de proletaro kaj kamparanoj regis indiferenteco kaj apatio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Dum procezo de ideologia imitado de la reganta klaso, laboristoj ne rezignas je siaj seksaj kutimoj; ili plu ekzistas kune kun moralismaj ideologioj, kiuj poste komencas fortigi siajn poziciojn. Tio kaŭzas aperon en strukturo de personeco de supremenciita kontraŭdiro inter reakciaj kaj liberamaj tendencoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ redakti