Kutimo
Aliaj projektoj
Kutimo en Vikipedio
Kutimo en Komuneja kategorio

Kutimo difino laŭ PIV 1.Inklino fari ian agon, akirita pro ofta ripetado de tiu ago. 2. Agmaniero starigita de longa uzado ĉe iu popolo.

Citaĵoj redakti

 
« La leĝaro estas lerta miksaĵo de kutimoj, kiuj utilas al la socio, kaj kiujn oni povus obei eĉ sen iaj leĝoj, kaj aliaj, kiuj avantaĝas al reganta malplimultulo, sed malutilas al la homamaso kaj povas esti eldevigataj al oni nur per teruro»
— Petro Kropotkin
 
« La kutimoj de via tribo ne estas la leĝoj de la naturo» « The customs of your tribe are not laws of nature. »
— George Bernard Shaw
 
« Ĉenoj de kutimo estas tro malpezaj por esti sentitaj ĝis ili estas tro pezaj por esti rompitaj. » « (angle) Chains of habit are too light to be felt until they are too heavy to be broken. »
— Warren Buffett
 
« Malgraŭ diferenco de grundo kaj klimato, de lingvo kaj moroj, de leĝoj kaj kutimoj - malgraŭ aferoj silente menseligitaj kaj aferoj perforte detruitaj, la Poeto kunligas per pasio kaj scio la vastan imperion de la homa socio, kiel ĝi estas disvastigita sur la tuta tero kaj tra ĉiuj tempoj. » « (angle) In spite of difference of soil and climate, of language and manners, of laws and customs — in spite of things silently gone out of mind, and things violently destroyed, the Poet binds together by passion and knowledge the vast empire of human society, as it is spread over the whole earth, and over all time. »
— William Wordsworth
 
« Amo estas ago de senfina pardono, tenera rigardo, kiu fariĝas kutimo. » « (angle) Love is an act of endless forgiveness, a tender look which becomes a habit. »
— Peter Ustinov
 
« La maniero de la mondo estas fari leĝojn, sed sekvi kutimojn. »
— Michel de Montaigne
 
« Ĉesu la kutimon de dezira pensado kaj komencu la kutimon de pripensaj deziroj» « (angle) Stop the habit of wishful thinking and start the habit of thoughtful wishes. »
— Mary Martin
 
« Eĉ feliĉo mem povas fariĝi kutima. Estas kutimo rigardi la helan flankon de aferoj, kaj ankaŭ rigardi la malhelan flankon. »
— Samuel Smiles

Vidu ankaŭ redakti