Kuracisto estas persono, kiu, sukcese studinte medicinon, rajtas kuracadi malsanulojn

Kuracisto
Kuracisto
Kuracisto
Aliaj projektoj
Kuracisto en Vikipedio
Kuracisto en Komuneja kategorio
Kuracisto en Vikivortaro
Jan Steen

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« …la nuntempa kuracisto, kaj speciale psikiatro, sisteme neas ligon al siaj mezepokaj antaŭuloj — humiligitaj kaj misfamigitaj resanigistino kaj sorĉistino. Li preferas spuri sian originon senpere de malnovgrekaj lernantoj de Hipokrato, ignorante per malkomforta silento la Mezepokon… Liaj prauloj, deklaras li, estis edzoj de Dio. Efektive ili estis edzinoj de Satano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Kuracistoj plej bone juĝas pri prudento»
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
 
« Edukado estas la bonega motoro de persona disvolviĝo. Ĝuste per edukado filino de kamparano povas fariĝi kuracisto, filo de ministo povas fariĝi estro de mino, infano de farmistoj povas fariĝi prezidanto de granda nacio. Ĝuste tio, kion ni faras el tio, kion ni havas, ne kion ni donas, apartigas unu homon de alia. » « (angle) Education is the great engine of personal development. It is through education that the daughter of a peasant can become a doctor, that the son of a mineworker can become the head of the mine, that a child of farmworkers can become the president of a great nation. It is what we make out of what we have, not what we are given, that separates one person from another. »
— Nelson Mandela
 
« Senscia kuracisto estas la helpanto en la kampo de morto»
— Aviceno

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Plej bona kuracisto estas la tempo»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti