Korpo estas ĉe homoj kaj bestoj, aro de la materiaj partoj, kiuj konsistigas la organaron.

Korpo
Korpo
Korpo
Aliaj projektoj
Korpo en Vikipedio
Korpo en Komuneja kategorio
Korpo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Marshall McLuhan redakti

 
« Kaj teknologia larĝigo de niaj korpoj, destinita por mildigi fizikan streĉiĝon, povas kaŭzi streĉiĝon psikan, kaj tio povas esti por ni oble pli malbone. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Neniu bezonas aŭtojn dum mankas aŭtoj, kaj neniu interesiĝas pri televido ĝis aperis televidaj programoj. Tiu kapablo de teknologio krei propran mondon de postulado estas nedisigebla de tio, ke teknologio estas unuavice larĝigo de niaj korpoj kaj sensoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Loĝejo kiel ŝirmejo estas larĝigo de niaj mekanismoj de kontrolo de la korpotemperaturo, do ni kolektiva haŭtovesto. Plua larĝigo de la fizikaj organoj al ekstera mondo, kontentiganta bezonojn de grandaj grupoj, estas la urboj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Por la tribaj kaj senskribaj socioj loĝejo estis bildo same de la korpo kaj de la universo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La sanktuloj serioze konsideris la korpon simbola vesto de la spirito, kaj la eklezion ili konsideris la dua korpo, vidante en ĉiu ĝia detalo grandan perfektecon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Same kiel la teknologioj estas larĝigoj de viva organismo, ankaŭ la ludoj, same kiel institucioj, estas larĝigoj de la socia homo kaj politika korpo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Zamenhofa proverbaro redakti

 
« Kuri de sia propra korpo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Forsavis sian korpon kaj animon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Fremda korpo ne doloras. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Klopodi sen limo per korpo kaj animo. »
— Zamenhofa proverbaro

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« …hodiaŭ ni strebas ne nur al la sano, kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, higiena, reklama aŭreolo de la korpo, do la perfekteco oble pli gravas ol la nura ideala stato. Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Mi atentigas pri tre ofta “transloko de malsupre supren”, kiu observeblas kaze de repuŝado de seksaj elementoj kaj helpe de kiu kaze de histerio povas realiĝi sur diversaj korpopartoj sentoj, rilataj al la seksa sfero. Buŝo, lipoj ofte simbolas vaginon, “seksajn lipojn”, nazopenison, haroj sur la kapo — kreskaĵojn sur la generiloj ktp. Nur unu korpoparto estas ne komparebla — dentoj, kaj ĝuste tiu ĉi trajto donas al ili specialan taŭgecon por bildigo sub influo de repuŝado de la seksaj elementoj. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Indus cetere pli detale esplori, kiel multaj plej karakteraj trajtoj de “aristokrato” de ĉiuj tempoj kaj popoloj kvazaŭ semoj donas amasajn burĝonojn. Strebo ekzemple fari ludon kaj sporton sia ĉefa okupo; per ĉiuj rimedoj — de higieno ĝis vestaro — dorloti sian propran korpon; lasi neniun romantikecon en rilatoj al la virinoj; kundividi libertempon kun la intelektuloj, interne malestimante ilin, kun plezuro fordonante por disŝirado al servistoj kaj ĝendarmoj; preferi reĝimon de absoluta povo al la demokratiaj diskutoj, ktp. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Vidu ankaŭ redakti