Kolero estas sento de tiu, kiu koleras, do sentas fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzatan de ofendo aŭ nekontenteco, kaj tion eventuale montranta vorte aŭ fare.

Kolero
Kolero
Kolero
Aliaj projektoj
Kolero en Vikipedio
Kolero en Komuneja kategorio
Kolero en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Nekontentigita sekseco facile transformiĝas je kolerego. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Rankoro kaj kolero malbonas por via sangopremo kaj digestado. » « Resentment and anger are bad for your blood pressure and your digestion. »
— Desmond Tutu, Citita en "Truth and reconciliation", BBC Focus on Africa (januaro-marto 2000)
 
« Malgajo, honto, timo, teruro, kolerego ne subiĝas al la leĝoj, estante ekzemploj de rapida frenezo»
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
 
« Kolero faras malsaĝulojn spritaj sed restigas ilin malriĉaj. » « Anger makes dull men witty, but it keeps them poor. »
— Elizabeto la 1-a (Anglio)
 
« Provu lerni spiri profunde, vere gustumi manĝaĵojn kiam vi manĝas, kaj kiam vi dormas vere dormu. Provu laŭeble esti tute vivanta per ĉiuj viaj fortoj, kaj kiam vi ridas, ridu kiel diable. Kaj kiam vi estu kolera, estu bona kaj kolera. Provu esti viva. Vi baldaŭ mortos» « (angle) Try to learn to breathe deeply, really to taste food when you eat, and when you sleep really to sleep. Try as much as possible to be wholly alive with all your might, and when you laugh, laugh like hell. And when you get angry, get good and angry. Try to be alive. You will be dead soon enough. »
— William Saroyan
 
« Memoru, la povo de Jedi fluas de la Forto. Sed gardu vin: Kolero, timo, agreso - la malluma flanko, estas ili. Post kiam vi ekiros laŭ la malluma vojo, por ĉiam ĝi regos vian destinon» « (angle) Remember, a Jedi's strength flows from the Force. But beware: Anger, fear, aggression — the dark side, are they. Once you start down the dark path, forever will it dominate your destiny. »
— George Lucas , Stelaj Militoj Epizodo 6-a: Reveno de la Ĵedajo
 
« Ne serĉu perfektecon. Ne estu kolerema kun vi mem. Kaj vi multe pli ŝatos esti kun ĉiuj aliaj. » « (angle) Don’t be looking for perfection. Don’t be short-tempered with yourself. And you’ll be a whole lot nicer to be around with everyone else. »
— Mary Tyler Moore

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Dion kolerigis, homojn ridigis. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kolero montras malsaĝulon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kolero pravecon ne donas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pekinto pentas, kolero silentas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Post kolero venas favoro. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Sen povo kolero estas ridinda afero. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti