Kofi Atta ANNAN (naskiĝis la 8-an de aprilo 1938 - mortis la 18-an de aŭgusto 2018) estis (de 1997 ĝis 2006) la sepa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Kofi Annan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (2001)

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La internacia komunumo... permesas al preskaŭ 3 miliardoj da homoj - preskaŭ duono de la tuta homaro - vivi per po $ 2 aŭ malpli tage en mondo de senprecedenca riĉeco»
— Kofi Annan
 
« Vi povas fari multon per diplomatio, sed per diplomatio subtenata perforte vi povas fari multe pli. » « (angle) You can do a lot with diplomacy, but with diplomacy backed up by force you can get a lot more done. »
— Kofi Annan

Pri Esperanto redakti

 
« “Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la okdek-kvara Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tiumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco; en alia ekfuriozas genocido. Sen-egala lukso apudas teruran malriĉon — la staton en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.

“Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, pandemioj, amas-armado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot-komerco, la ‘lavado’ de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn; ili estas ‘problemoj sen pasportoj.’ Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.

“En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon — kaj batali kontraŭ minacoj al la paco — postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio — la socio en kiu neniu rajtas sole kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj — montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi pri temoj kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.

“Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto.

“Kiel instruas afrika proverbo: ‘La Teron ni ne posedas sed prizorgas por la posteuloj.’ Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la help de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.” »
— Kofi Annan, Gratula mesaĝo al la Esperantistoj de la mondo, kiuj kunvenis je la 84-a Universala Kongreso de Esperanto (1999)

Vidu ankaŭ redakti