Kemio

naturscienco pri la strukturo kaj kvalito de materio, atomoj, kaj molekuloj

Kemio aŭ ĥemio estas la scienco, kiu studas:

  1. la konsiston kaj la strukturon de la materio,
  2. la ecojn de la materio,
  3. la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn.
Kemio
Kemio
Kemio
Aliaj projektoj
Kemio en Vikipedio
Kemio en Komunejo
Kemio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« La kemiistoj estas stranga klaso de mortemuloj, pelataj de preskaŭ freneza impulso serĉi siajn plezurojn inter fumo kaj vaporo, fulgo kaj flamo, venenoj kaj malriĉeco; tamen inter ĉiuj ĉi malbonoj mi ŝajnas vivi tiel dolĉe, ke mi eble mortos, se mi ŝanĝus lokon kun la persa reĝo»
— Johann Joachim Becher
 
« La vera uzo de kemio ne estas fari oron sed prepari medikamentojn»
— Paracelsus
 
« Viroj ne rajtas pensi libere pri kemio kaj biologio: kial ili rajtas pensi libere pri politika filozofio»
— Auguste Comte
 
« Kemiistoj kutime ne balbutas. Estus tre mallerte se ili farus tion, ĉar ili kelkfoje devas eligi tiajn vortojn kiel metiletilamilofenilio. »
— William Crookes
 
« Mi deziras establi ian sistemon ne gvidatan de hazardo sed de ia difinita kaj ĝusta principo»
— Dmitrij Mendelejev
 
« Kemio, male al aliaj sciencoj, startis originale de iluzioj kaj superstiĉoj kaj estis ĉe ĝia komenco ekzakte egala al magio kaj astrologio»
— Thomas Thomson
 
« Estu fizika kemiisto, analiza kemiisto, organika kemiisto, se vi volas; sed ĉefe estu kemiisto. »
— Ira Remsen