Kaprico
Aliaj projektoj
Kaprico en Vikipedio

Kaprico estas laŭ PIV subita nekonstanta, neantaŭvidebla kaj senmotiva volo, kaj neantaŭvidebla, ŝajne senkaŭza, stranga ŝanĝo.

Citaĵoj redakti

 
« La ununura malsamo inter kaprico kaj dumviva pasio estas ke kaprico daŭras iomete pli. » « The only difference between a caprice and a life-long passion is that the caprice lasts a little longer. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey, Ch 2

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Ĉe stomako malsata ne kapricas palato. »
 
« Ĉiu barono havas sian kapricon. »
 
« Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. »