Kandelo estas lumigilo, konsistanta el cilindra seba, stearina aŭ vaksa maso, ĉirkaŭanta meĉon.

Kandelo
Kandelo
Kandelo
Aliaj projektoj
Kandelo en Vikipedio
Kandelo en Komunejo
Kandelo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Malforta kandelo venas: mallumo jam ne tute plenas. »
— Marjorie Boulton

Zamenhofa proverbaro redakti

 
« Al ĉiu sanktulo apartan kandelon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Gardu kandelon por la nokto»
— Zamenhofa proverbaro
 
« La ludo kandelon ne valoras. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« La tuta ludo ne valoras kandelon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Perdi la kandelon el la kapo»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon. »
— Zamenhofa proverbaro