Jean de La Bruyère

Jean de La Bruyère (baptita la 17-an de aŭgusto 1645 en Parizo - mortis la 10-an de majo 1696 en Versailles) estis franca verkisto kaj juristo.

Jean de La Bruyère
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Altaj postenoj faras grandajn virojn ankoraŭ pli grandaj, kaj malgrandaj viroj multe pli malgrandaj. »
— Jean de La Bruyère
 
« De tempo al tempo aperas sur la tero homoj de malofta kaj kompleta ekscelenco, kiuj briligas nin per sia virto, kaj kies elstaraj kvalitoj elverŝas mirindan lumon. Kiel tiuj eksterordinaraj steloj, pri kies originoj ni ne scias, kaj pri kies sorto, post kiam ili malaperis, ni scias eĉ malpli, tiaj homoj havas nek antaŭulojn nek posteulojn: ili estas la tuta raso»
— Jean de La Bruyère
 
« La vivo estas tragedio por tiuj, kiuj sentas, kaj komedio por tiuj, kiuj pensas. »
— Jean de La Bruyère