Islamismo

politika ideologio surbaze de Islamo

Islamismo estas politika filozofioideologio kiu asertas ke islamo estas ne nur religio sed ankaŭ politika sistemo.

Islamismo
Islamismo
Islamismo
Aliaj projektoj
Islamismo en Vikipedio
Islamismo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Samuel P. Huntington redakti

 
« Islamistoj ofte sukcesis ricevi signifan subtenon ankaŭ de virinoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Vicoj de islamaj aktivuloj “verŝajne konsistas el neproporcie granda nombro de la plej edukitaj kaj kapablaj gejunuloj en siaj landoj”, inkluzive de kuracistoj, advokatoj, inĝenieroj, sciencistoj, instruistoj kaj ŝtatoficistoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la islama mondo] Preskaŭ en ĉiuj landoj de la mezo de la 1990-aj jaroj la plej probabla sukcedinto estas reĝimo de islamisma tipo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Islamismo iĝis funkcia anstataŭigo de demokratia opozicio al aŭtoritatismo en la kristanaj landoj kaj tio okazis grandparte sekve de la samaj kialoj: socia mobiliziĝo, perdo de efika potenco fare de aŭtoritataj reĝimoj, kaj ankaŭ ŝanĝo de internaciaj cirkonstancoj (inkluzive de kresko de la naftoprezoj, kiu kontribuis pli al islamismaj ol al demokratiaj tendencoj en la islama mondo). »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Eble la islamismo estas pli ol nura sukcesa rivalo de la islama fundamentismo. Tiu movado povas esti simptomo de tio, ke la iam vivoplena, sed dormanta en lastaj jarcentoj civilizo, ekspiras denove. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Vidu ankaŭ redakti