Invento
Aliaj projektoj
Invento en Vikipedio
Invento en Komuneja kategorio
Invento en Vikivortaro

Invento estas la pretigo de nova antaŭe ne konata materialo, konstrukciaĵo aŭ procedo (de inventaĵo), kiu estas utile aplikebla por solvi praktikan problemon.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Edukado, por la plej multaj homoj, signifas klopodi konduki la infanon al similtipa plenkreskulo de lia socio... Sed por mi edukado signifas fari kreantojn... Oni devas fari inventantojn, novigantojn, ne konformistojn. »
— Jean Piaget
 
« Tion, kion iu inventas, alia povas eltrovi» « (angle) What one man can invent another can discover. »
— Arthur Conan Doyle, La aventuro de la dancantoj
 
« Viro estas estaĵo de espero kaj inventemo, kiuj ambaŭ neas la ideon, ke aferoj ne povas esti ŝanĝitaj» « (angle) Man is a creature of hope and invention, both of which belie the idea that things cannot be changed. »
— Tom Clancy
 
« Se ni lernis ion el la historio de invento kaj malkovro, tio estas, ke longtempe - kaj ofte mallongtempe - la plej aŭdacaj profetaĵoj ŝajnas ridinde konservemaj»
— Arthur C. Clarke
 
« Por arigi homojn, registaroj bezonas malamikojn. Ili volas, ke ni timu, malamu, do ni amasiĝos malantaŭ ili. Kaj se ili ne havas veran malamikon, ili inventos unu por mobilizi nin. »
— Thích Nhất Hạnh

Marshall McLuhan redakti

 
« En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento inventistoj en pluraj mondanguloj provis atingi elektran transdonadon de parolo kaj en tiu tago, kiam [Alexander Graham] Bell prezentis peton ĉe la Usona Patenta Buroo, ĝi ricevis ankaŭ desegnon de la telefono de Elisha Gray, sed nur unu aŭ du horojn poste… Bell akiris gloron kaj liaj konkurantoj iĝis notoj al li. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …ĉia nova inventaĵo devas trapasi en sia evoluo la unuan etapon, kiam nova influo ankoraŭ funkcias per malnova metodo, komplikigita aŭ modifita per iu nova trajto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]