Instruado

procezo aŭ agado de donado de scioj kaj kapabloj

Instru(ad)o celas subteni la akiron de scioj kaj kapabloj, do la lern(ad)on. Proksima nocio estas eduko, kiu lasta akcentas precipe la evoluon de kapabloj en plej vasta signifo.

Instruado
Instruado
Instruado
Aliaj projektoj
Instruado en Vikipedio
Instruado en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ĉiu kiu ne kapablas lerni ekinstruas. » « Everyone who is incapable of learning has taken to teaching. »
— Oscar Wilde
 
« Kiam lernanto spertas iun malfacilaĵon dum lernado, la instruisto devas trovi kio malhelpas lin kompreni ĝin. Jen defio por tiu, kiu instruas: eltrovi malsamajn manierojn instrui la saman aferon. »
— Ester Pillar Gossi, Nova Escola, 214/2008 - p.20
 
« La instruado okazu tiel, ke la lernanto ŝatu la instruon kaj ne la instruanton. »
— Roger Bacon
 
« La plej bona instruisto estus tiu, kiu retenas ĉe si nek la povon nek la konon, sed kiu pretas fordoni la povon cele havigi la multoblan konon. Tiaokaze perdi estas ia gajno kaj la kono ia rekomenco.[1] »
— Affonso Romano de Sant’Anna
 
« Estas kialo por pensi, ke, se viroj estis bone instruus al si mem, ili estus malpli imponaj sur aliaj. » « (angle) There is reason to think, that, if men were better instructed themselves, they would be less imposing on others. »
— John Locke
 
« Vi ne povas fidi je tio, kion vi instruis. Ĉio, kion vi lernis de la historio, estas malnovaj manieroj erari. Tiu historio povas diri al vi nenion pri tio, kion ni devas fari morgaŭ. Nur tion, kion ni ne devas fari. » « (angle) You cannot rely upon what you have been taught. All you have learned from history is old ways of making mistakes. There is nothing that history can tell you about what we must do tomorrow. Only what we must not do. »
— Edwin H. Land
 
« Vero persvadas per instruado, sed ne instruas per persvado»
— Tertuliano
 
« Laŭ mia opinio ni lernas nenion el la historio krom la senfina vario de homaj kondutoj. Ni studos ĝin, kiel ni aŭskultas muzikon aŭ legas poezion, por plezuro, ne por instruado. » « (angle) In my opinion we learn nothing from history except the infinite variety of men’s ehavior. We study it, as we listen to music or read poetry, for pleasure, not for instruction. »
— A. J. P. Taylor
 
« Mi venis ne por instrui sed por veki. Komprenu do, ke mi ne donas ordonojn»
— Meher Baba (10-a de julio 1958)
 
« Plej multe de la lernado ne estas rezulto de instruado. Ĝi estas pli ĝuste la rezulto de senĝena partopreno en signifa medio. »
— Ivan Ilich, Deschooling Society (1971)
 
« Instruu la infanon respekti tion, kio estas nerespektinda kaj vi instruas al ĝi la unuan postulon por sklaveco; submetiĝo al maljusta aŭtoritato» « (angle) Teach the child to respect that which is not respectable and you teach the child the first requirement of slavery: submission to unjust authority. »
— Gerry Spence

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Al la fiŝo ne instruu naĝarton. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Eĉ malsaĝulon sperto instruos. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Revuo Brazilei n-ro 6 2008 p. 2