Indira Priyadarshini GANDHI (इन्दिरा प्रियदर्शिनी गान्धी en la hindia) (naskiĝis la 19-an de novembro 1917, mortis la 31-an de oktobro 1984) estis la filino de Jawaharlal Nehru kaj la ĉefministro de Barato ekde la 19-a de januaro 1966 ĝis la 24-a de marto 1977, kaj ekde la 14-a de januaro 1980 ĝis iu ŝin mortigis en 1984.

Indira gandhi
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Per fermita pugno vi ne povas interŝanĝi manpremon. »
 
« Kiam estas ŝtormo la birdoj kaŝas sin, sed la agloj flugas pli alte. »
 
« Estas granda privilegio vivi malfacilan vivon»
 
« Malfido estas signo de malforto»
 
« Ni admiris doktoron King. Ni sentis lian perdon kiel propran. La tragedio revivigis memorojn de la grandaj martiroj de ĉiuj tempoj, kiuj donis sian vivon, por ke homoj vivu kaj kresku. »
 
« Por esti liberigita, virino devas senti sin libera esti si mem, ne en vira rivaleco sed en la kunteksto de sia propra kapablo kaj sia personeco»

Pri la aŭtoro redakti

 
« Indira estas Barato kaj Barato estas Indira. »
— Sidhartha Shankar Ray