Homero

eble legenda helena poeto, al kiu estas atribuitaj Iliado kaj Odiseado

Homero (greke Όμηρος [Homeros]) estis antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento a.K.. Li verkis almenaŭ du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon – la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo reveninta hejmen post la troja milito.

Homero
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Genio estas malkovrita en malfavora fortuno; en prospero ĝi estas kaŝita. »
 
« La volo de Zeŭso plenumiĝis. » « Διὸς δ 'ἐτελείετο βουλή. »
 
« Sonĝoj venas de Zeŭso. » « Καὶ γάρ τ 'ὄναρ ἐκ Διός ἐστιν. »
 
« Gloro al li, sed al ni malĝojo» « Τῷ μὲν κλέος, ἄμμι δὲ πένθος. »
 
« Venko pasas tien kaj reen inter viroj. » « Νίκη δ᾽ ἐπαμείβεται ἄνδρας. »
 
« Post kiam afero estas farita, la malsaĝulo vidas ĝin. » « Ῥεχθὲν δέ τε νήπιος ἔγνω. »
 
« Mi mem ĵetos lancon kaj lasos la reston al Zeŭso. » « Ἥσω γὰρ καὶ ἐγώ, τὰ δέ κεν Διὶ πάντα μελήσει. »
 
« Malmultaj filoj ja similas al siaj patroj.
Ĝenerale ili estas pli malbonaj; sed nur kelkaj estas pli bonaj. »
 « Παῦροι γάρ τοι παῖδες ὁμοῖοι
πατρὶ πέλονται, οἱ πλέονες κακίους, παῦροι δέ τε πατρὸς ἀρείους. »
 
« La dioj scias ĉion. » « θεοὶ δέ τε πάντα ἴσασιν. »
 
« Ili memoris pri litoj kaj prenis la dorman donacon» « Κοίτου τε μνήσαντο καὶ ὕπνου δῶρον ἕλοντο. »
 
« Bonvenaj vortoj sur iliaj lipoj, kaj murdo en iliaj koroj» « Ἔσθλ 'ἀγορεύοντες, κακὰ δὲ φρεσὶ βυσσοδόμευον. »
 
« Klare fari bonon hontigas fari malbonon. » « Κας κακοεργίης εὐεργεσίη μέγ 'ἀμείνων. »